Malantaŭ perforto en Honkongo estas "Nigraj manoj" de iuj usonaj politikistoj

(GMT+08:00) 2019-08-15 13:04:57     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Komisarejo de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono merkrede diris, ke iuj usonaj kongresanoj, kiuj inversigas pravon kaj malpravon kaj instigas homojn al perfortaj krimoj, estas la "nigraj manoj" malantaŭ la perfortaj ekstremistoj en Honkongo.

La proparolanto diris, ke koncernataj usonaj kongresanoj, kiuj konfuzas pravon kaj malpravon kaj instigas homojn al perfortaj krimoj, montris per siaj vortoj kaj agoj, ke ili estas la nigraj manoj malantaŭ la perfortaj ekstremistoj.

La rimarkoj estis faritaj por reagi al lastatempaj absurdaĵoj de usonaj politikistoj, inkluzive de prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi kaj senatano Marco Rubio.

Perfortaj krimoj estis daŭre eskaladitaj en Honkongo lastatempe. Tumultuloj prenis ekstremajn rimedojn por paralizi la flughavenon, detrui bienojn kaj fari incendion, sieĝi policejojn, brutale mordi la fingron de policano, ĵeti benzinajn bombojn al policejoj severe vundante policanon, kaj eĉ ataki policanojn per grandkalibraj pafaparatoj.

La proparolanto diris, ke fronte al ĉi tiuj seriozaj perfortaj krimoj, kiuj transpaŝis la bazlinion de leĝo, moralo kaj homaneco, la usonaj politikistoj, por siaj propraj politikaj interesoj, senhonte agis kiel "ombreloj kaj proparolantoj" por la perfortaj ekstremistoj, kaj senbride kalumniis honkongan policon, kiu plenumis leĝon en sindetena kaj profesia maniero sub senprecedenca premo. La proparolanto aldonis, ke ĉi tio estos kondamnita de la ĉina popolo, inkluzive de 7 milionoj da honkongaj samlandanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin