Grandigo de nova kineta energio subtenas altkvalitan kreskon de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-08-15 15:09:21     Redaktoro:Yu

Nove publikigitaj donitaĵoj montris, ke en la unuaj sep monatoj de 2019, la aldonvaloro de la altteknologia manifaktura industrio de Ĉinio kreskis je 8,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, pli rapide je 2,9 procentpunktoj ol tiu de grandaj industriaj entreprenoj; investoj por la altteknologia manifaktura industrio kaj altteknologiaj servoj kreskis je 11,1% kaj 11,9% respektive; la komercaj enspezoj de altteknologiaj servoj kaj strategiaj emerĝantaj servoj subtenis du-ciferan kreskon. Tio montris, ke malgraŭ kompleksaj kaj severaj eksteraj cirkonstancoj, kineta energio de la ĉina ekonomio grandiĝas kaj fariĝas grava forto rezistanta defiojn kaj subtenata altkvalitan disvolvadon de la ekonomio.

Nun Ĉinio kiel la dua plej granda ekonomio de la mondo adaptiĝas al la tendenco de nova teknologia revolucio kaj klopodas sin turni de la granda lando de manufakturado al la potenca lando. Alivorte, Ĉinio ne plu koncentras sian penadon sole sur la rapidon de ekonomia kresko, sed serĉas pli efikan, bonkvalitan kaj daŭripovan kreskon. Nutrado de nova kineta energio kaj novigado estas tre grava por realigi altkvalitan disvolviĝon.

Senĉesa grandigo de nova kineta energio pruvas la efikon de la ĉina strategio pri disvolvado akcelata per novigado. En la lastaj jaroj Ĉinio donis plenan ludadon al la rolo de merkata mekanismo kaj laĉis serion da politikoj stimulantaj teknologian novigadon, inkluzive de plifortigo de fiska kaj financa subteno, disvolvado de novig-kapitalaj kaj riskkapitalaj fondusoj kaj esploro de ŝlosilaj teknologioj. Ĉio ĉi kreis bonajn kondiĉojn por nutrado de nova kineta energio kaj fortigis la flekseblecon de la ĉina ekonomio.

Estas bedaŭrinde, ke ignorante la faktojn de ekonomia transformiĝo kaj grandigo de nova kineta energio, iuj okcidentaj personoj ĉiam klaĉis pri la ekonomia kresko de Ĉinio. Kiam la ĉina ekonomio forte kreskis, ili distrumpetis "minacon" de Ĉinio, kaj kiam ĝi funkciis en racia amplekso, ili fabrikis misfamojn pri "kolapso" de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin