Ĉinio prenos kontraŭrimedojn al Usono por protekti siajn interesojn

(GMT+08:00) 2019-08-15 19:41:23     Redaktoro:Yu

Oficejo de la Komerca Reprezentanto de Usono deklaris, ke Usono kolektos aldonajn 10-procentajn tarifojn de ĉinaj importaĵoj kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj. Koncerna estro de la Komisiono pri Doganaj Tarifoj de la Ŝtata Konsilio diris, ke la decido de Usono serioze malobservas la konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj en la argentina renkontiĝo kaj la osaka renkontiĝo, laŭ kiuj la du flankoj devas solvi demandojn per konsiliĝo. Sed la usona flanko refoje levis la bastonon de tarifoj, deviante de la ĝusta vojo de traktado de demandoj. La ĉina flanko diris ĵaŭde, ke Ĉinio devigite prenos kontraŭrimedojn.

Lastatempe la usona flanko diris, ke ili parte prokrastos la efektivigon de aldonaj tarifoj sur ĉinaj importaĵoj. Tamen la planitaj tarifoj certe difektos interesojn de la ĉina flanko, se ili ne estos nuligitaj. Estas konvene, ke la ĉina flanko prenu kontraŭrimedojn.

Estas neniu gajninto en komerca milito. Eskalado de komerca konflikto utilas nek al Ĉinio kaj Usono nek al la tuta mondo. La ĉina flanko volas preni manieron de kunlaboro por solvi demandojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin