Nur haltigo de perfortaĵoj povas savi komercan medion en Honkongo

(GMT+08:00) 2019-08-15 20:35:44     Redaktoro:Yu

La ĉina novaĵ-agentejo Xinhua ĵaŭde publikigis komenton sub la titolo "nur haltigo de perfortaĵoj povas savi komercan medion en Honkongo".

La artikolo diris, ke eskaladiĝantaj perfortaĵoj kaj tumulto detruas Honkongon. Senbridaj perfortaĵoj faligis Honkongon en grandan ŝtormon. Honkongo kiel unu el la plej konkurencivaj ekonomioj de la mondo estas rapide puŝita al danĝera abismo, kaj delonge laŭdata bona komerca medio en Honkongo estas detruata.

En du monatoj radikaluloj grave vundis Honkongon. En la lasta semajno diversaj vandalismaj agoj disvastiĝis al ĉiuj distriktoj de Honkongo. Perfortuloj blokis fervojon kaj submaran tunelon, atakis policejojn, kaj ĵetis benzinajn bombojn al policanoj. En la lastaj kelkaj tagoj ili eĉ trudiĝis en la Honkongan Internacian Flughavenon. Multaj flugoj estis nuligitaj, kaj granda nombro da vojaĝantoj devigite restis tie. Tiuj perfortuloj eĉ atakis vojaĝanton kaj raportiston. Tiaj agoj estas riproĉindaj. Multaj homoj estas tre maltranvilaj pri Honkongo, kiu delonge estis ŝatata de tutmondaj vojaĝantoj pro siaj sekureco kaj amika medio. Danĝeraj agoj de radikaluloj jam transpaŝis la bazlinion de la leĝo.

Bona komerca medio estas ŝlosilo por la ekzistado kaj disvolvado de Honkongo. En la pasintaj dek jaroj Honkongo ĉiam estis inter la antaŭaj vicoj de la mondo laŭ la komerca medio. Laŭleĝa regado, oportuna trafiko, altkvalita financa servo, efikaj publikaj servoj kaj internaciaj talentuloj estis fierindaĵoj por Honkongo. Ĝi tiris investojn kaj turistojn el la tuta mondo ĝuste pro la bona komerca medio kaj sia senĉefa strebado. Daŭraj perfortaĵoj venenas la komercan medion de Honkongo kaj erozias fidon de la internacia komunumo pri Honkongo. Se la tumulto ne estos haltigita, la vundo de Honkongo estos letala.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin