Honkongaj societoj forte kondamnas perfortaĵojn kaj tumultadon

(GMT+08:00) 2019-08-15 21:35:32     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde 15 asocioj de samlokanoj en Honkongo okazigis komunan gazetaran konferencon, forte kondamnante lastatempajn perfortaĵojn en la Honkonga Internaciaj Flughaveno.

La gazetara konferenco havis la temon "Savi Honkongon" kaj altiris kelkcent reprezentantojn de 15 asocioj de samlokanoj en Honkongo. Ili unuanime kondamnis perfortulojn, kiuj batis kaj malliberigis raportiston kaj vojaĝanton el la ĉeftero en la flughaveno, kaj diris, ke tiaj brutalaĵoj transpaŝis la bazlinion de leĝo kaj moralo kaj serioze tretis la homajn rajtojn kaj laŭleĝan regadon en Honkongo.

La ĉeestantoj diris ankaŭ, ke ekde junio, manifestacioj de honkongaj protestantoj evoluis al serio da perfortaĵoj kaj tumultado, havante gravan negativan influon sur socian pacon kaj ekonomian prosperon de Honkongo. Tiuj perfortuloj forkatis la belan estontecon de honkonganoj. Se tia situacio daŭros, Honkongo estos puŝita al nerebonigebla abismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin