Ĉinio urĝas Usonon haltigi malĝustajn praktikojn pri ĉinaj entreprenoj

(GMT+08:00) 2019-08-16 13:34:50     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio firme oponas praktikojn de Usono, kiuj subfosas la interesojn de Ĉinio kaj aliaj landoj per unuflankaj kaj protektismaj politikoj.

Responde al rilata demando, proparolanto Hua Chunying diris, ke Ĉinio rimarkis, ke la usona Ministerio de Komerco aldonis Ĉinan Ĝeneralan Nukleenergian Korporacion kaj ĝiajn tri filiojn al sia Listo de Entoj en la 13a de aŭgusto.

Hua diris, ke Usono misuzis la koncepton de nacia sekureco kaj la rimedon de eksporta regado, kaj tio vundas ne nur ĉinajn kompaniojn, sed ankaŭ entreprenojn de Usono kaj aliaj landoj. Ŝi aldonis, ke Ĉinio esperas, ke Usono ĝuste juĝos la situacion, ĉesigos sian malĝustan agon kaj persistos en egalrajta konsiliĝo por solvo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin