Novaĵoj (Aŭgusto 16)

(GMT+08:00) 2019-08-16 16:05:48     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16a de aŭgusto, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina kaj brazila ŝtatestroj interŝanĝis gratulojn okaze de la 45a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj brazila prezidento Jair Messias Bolsonaro interŝanĝis gratulajn mesaĝojn ĵaŭde okaze de la 45a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Brazilo kaj volas labori kune kun Bolsonaro por desegni planon pri la estonteco de rilatoj inter la du landoj, antaŭenpuŝi ĉina-brazilan ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo, profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn kaj kontribui al paco, stabileco kaj prospero de la mondo.

Bolsonaro diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj, la du landoj ĉiam sekvis la celon de komuna disvolviĝo, kaj ili estas tre kontentaj pri diversa kaj matura kunlaboro kaj pliboniĝanta mekanismo de kunlaboro. Li aldonis, ke komerco kaj investo inter la du landoj daŭre kreskis kaj la du landoj subtenis bonan kunlaboron en aerokosmo kaj aliaj strategiaj kampoj, kio plene reflektas la esencon de reciproka profito de la duflankaj rilatoj.

Ĉinio publikigis blankan libron pri profesiaj edukado kaj trejnado en Xinjiang vendrede.

Estas ses ĉapitroj en la blanka libro: urĝaj bezonoj por edukado kaj trejnado, edukado kaj trejnado bazitaj sur leĝo, enhavo de edukado kaj trejnado, protekto de bazaj rajtoj de trejnatoj, rimarkindaj rezultoj en edukado kaj trejnado, kaj sperto en la batalo kontraŭ ekstremismo.

La blanka libro, publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, diris, ke terorismo kaj ekstremismo estas la komunaj malamikoj de la homaro, kaj la batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo estas la komuna respondeco de la internacia komunumo.

La blanka libro diris, ke por ĉiu respondeca registaro aganta laŭ bazaj principoj, fundamenta tasko estas forigi la malican tumoron de terorismo kaj ekstremismo, kiu minacas la vivon kaj sekurecon de homoj, gardi la dignon kaj valoron de homoj, protekti iliajn rajtojn pri vivo, sano kaj disvolviĝo, kaj certigi, ke ili ĝuu pacan kaj harmonian socian medion.

En la pasintaj jaroj, por certigi sekurecon kaj bonstaton de la publiko, la internacia komunumo ŝparis neniun penon kaj faris grandegajn oferojn por preventi kaj kontraŭbatali terorismon kaj ekstremismon. Multaj landoj kaj regionoj, konsidere pri siaj propraj kondiĉoj, disvolvis efikajn rimedojn kaj eltiris valorajn lecionojn el tiuj klopodoj.

Carrie Lam Cheng Yuet-ngor, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, diris ĵaŭde, ke serio da rimedoj, publikigitaj de la honkonga registaro pri revigligo de ekonomio, celas helpi entreprenojn kaj civitanojn iri el la malfacilo. Tamen se homoj volas renormaligi la honkongan ekonomion, la plej grava tasko estas ĉesigi perforton kaj restarigi socian ordon.

Vespere de la sama tago, Lam diris en socia retejo, ke tiutage Paul Chan, ĝenerala direktoro pri financo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj kelkaj aliaj direktoroj komune publikigis serion da rimedoj por helpi mezajn kaj malgrandajn entreprenojn kaj redukti ŝarĝon de civitanoj.

Ŝi diris, ke la nuna ekonomia situacio de Honkongo estas tre serioza, kio strikte rilatas al ĉiuj civitanoj. Ŝi alvokis, ke homoj traktu la nunan defion kaj kune klopodu por renormaligi Honkongon.

La Komisarejo de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono ĵaŭde kondamnis iujn usonajn politikistojn pri koluziado kun la ekstremismaj kaj perfortaj krimuloj en Honkongo.

Responde al la freŝaj falsaj komentoj de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi kaj aliaj pri la honkonga situacio, proparolanto de la komisarejo diris, ke ĉi tiuj politikistoj fariĝis preskaŭ histeriaj en konfuzado de pravo kun malpravo, apliko de duoblaj normoj kaj koluziado kun la ekstremismaj kaj perfortaj krimuloj kun freneza intenco malstabiligi Honkongon kaj Ĉinion entute.

La proparolanto emfazis, ke la ĉinaj registaro kaj popolo estas firmaj por defendi interesojn de nacia suvereneco, sekureco kaj disvolvado.

La proparolando diris ankaŭ, ke iu ajn intrigo aŭ ago malhepi la disvolvadon de Ĉinio, difekti prosperon kaj stabilecon de Honkongo kaj subfosi la politikon "unu lando, du sistemoj" estos rezolute oponata de ĉiuj ĉinoj, inkluzive de samlandanoj en Honkongo.

Oficejo de la Komerca Reprezentanto de Usono deklaris, ke Usono kolektos aldonajn 10-procentajn tarifojn de ĉinaj importaĵoj kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj. Koncerna estro de la Komisiono pri Doganaj Tarifoj de la Ŝtata Konsilio diris, ke la decido de Usono serioze malobservas la konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj en la argentina renkontiĝo kaj la osaka renkontiĝo, laŭ kiuj la du flankoj devas solvi demandojn per konsiliĝo. Sed la usona flanko refoje levis la bastonon de tarifoj, deviante de la ĝusta vojo de traktado de demandoj. La ĉina flanko diris ĵaŭde, ke Ĉinio devigite prenos kontraŭrimedojn.

Lastatempe la usona flanko diris, ke ili parte prokrastos la efektivigon de aldonaj tarifoj sur ĉinaj importaĵoj. Tamen la planitaj tarifoj certe difektos interesojn de la ĉina flanko, se ili ne estos nuligitaj. Estas konvene, ke la ĉina flanko prenu kontraŭrimedojn.

Estas neniu gajninto en komerca milito. Eskalado de komerca konflikto utilas nek al Ĉinio kaj Usono nek al la tuta mondo. La ĉina flanko volas preni manieron de kunlaboro por solvi demandojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio firme oponas praktikojn de Usono, kiuj subfosas la interesojn de Ĉinio kaj aliaj landoj per unuflankaj kaj protektismaj politikoj.

Responde al rilata demando, proparolanto Hua Chunying diris, ke Ĉinio rimarkis, ke la usona Ministerio de Komerco aldonis Ĉinan Ĝeneralan Nukleenergian Korporacion kaj ĝiajn tri filiojn al sia Listo de Entoj en la 13a de aŭgusto.

Hua diris, ke Usono misuzis la koncepton de nacia sekureco kaj la rimedon de eksporta regado, kaj tio vundas ne nur ĉinajn kompaniojn, sed ankaŭ entreprenojn de Usono kaj aliaj landoj. Ŝi aldonis, ke Ĉinio esperas, ke Usono ĝuste juĝos la situacion, ĉesigos sian malĝustan agon kaj persistos en egalrajta konsiliĝo por solvo.

La aŭtoriatoj de Gibrataro, transmara teritorio de Britio ĵaŭde decidis liberigi la ŝipon "Grace 1" ŝarĝitan per irana nafto. Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris, ke jam malsukcesis la usona "ekonomia terorismo" kontraŭ Irano.

Zarif diris en socia komunikilo, ke Usono ne povis atingi destinitan celon per praktiko de "ekonomia terorismo", tial ĝi misuzis leĝojn kaj forrabis posedaĵojn de Irano en internaciaj akvoj, kio reflektas malrespekton de usona prezidento Donald Trump al leĝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin