Diversaj rondoj de Honkongo okazigis grandskalan kunvenon

(GMT+08:00) 2019-08-18 13:21:48     Redaktoro:Selena

Sabate posttagmeze, la Alianco por Protekto de Honkongo okazigis grandskalan kunvenon en la Parko Tamar por alvoki la honkongan socion oponi ĉian perforton kaj revenigi Honkongon al normala stato kiel eble plej rapide.

Stanley Ng Chau-pei, estro de Federacio de Komercaj Unioj de Honkongo kaj unu el alvokantoj de la kunveno, diris, ke nun partaj ekstremistoj damaĝas kvietan vivon de civitanoj malgraŭ la popola volo kontraŭ perforto kaj celas puŝi Honkongon al danĝera abismo, kaj tio estas neakceptebla.

En tiu tago, multaj honkongaj konataj personoj ĉeestis la kunvenon. Ankaŭ pli kaj pli multaj honkonganoj klare konscias, ke iuj volas vidi malviglan Honkongon anstataŭ prosperan Honkongon. Nun hongkonganoj kuraĝe staras, kaj tio estas ĉefa popola volo.

Stabileco kaj kvieto estas bazlinio por ekzistado kaj disvolvado de ĉiuj homoj. Ekstremaj perfortaĵoj ne nur tretis laŭleĝan regadon de Honkongo, sed ankaŭ endanĝerigis sekurecon de tieaj civitanoj. Ekstremaj perfortaĵo estas neakcepteblaj de ĉiuj civilizitaj socioj, kaj perfortaj protestantoj devas pagi la koston.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin