Novaĵoj (Aŭgusto 19)

(GMT+08:00) 2019-08-19 15:41:15     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19a de aŭgusto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi alvokas partiajn membrojn progresi laŭ vojo de la Longa Marŝo de la nova epoko; Ĉinio konstruos la urbon Shenzhen en socialisman demonstran regionon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping alvokis membrojn de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj oficialulojn firme konservi la memoron pri originaj aspiro, misio, naturo kaj celo de la partio kaj progresi laŭ vojo de la Longa Marŝo de la nova epoko.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en lastatempa instrukcio pri aktivado por ĵurnalistoj por reiro de la itinero de la Longa Marŝo. La instrukcio estis publikigita en kunveno por retrorigardo de atingoj de la aktivado. La kunveno okazis en Huining de la ĉina nordokcidenta provinco Gansu.

Xi diris, ke la aktivado havis grandan gravecon por ekspliki la spiriton de la Longa Marŝo en la jaro markanta la 70an datrevenon de la fondo de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) kaj meze de la kampanjo de partia eduko sub la temo "resti fidela al nia komenca misio". Li instigis partiajn membrojn kaj oficialulojn zorge studi la historion de la KPĈ kaj la ĈPR, firmigi sian fidon, kaj ĝisfunde efektivigi la teoriojn kaj politikojn de la partio por venki la barojn laŭ vojo de la Longa Marŝo de la nova epoko al nacia rejuniĝo.

Ĉi tiu jaro markas la 85an datrevenon de la komenco de la Longa Marŝo. De la 11a de junio ĝis la 18a de aŭgusto, pli ol 1 300 ĵurnalistoj reiris la itineron de la Longa Marŝo kaj ellaboris pli ol 10 000 raportojn.

Dokumento diris dimanĉe, ke Ĉinio konstruos la sudan urbon Shenzhen en eksperimentan demonstran regionon de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

La dokumento publikigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la Ŝtata Konsilio diris, ke la konstruado de la demonstra regiono helpos profundigi reformon kaj plivastigi malfermon amplekse. Tio ankaŭ servas al la efektivigo de la plano de la Grand-golfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao kaj la plenumo de la ĉina revo de nacia rejuniĝo.

Laŭ la dokumento, antaŭ la jaro 2025 Shenzhen fariĝos unu el la ĉefaj urboj en la mondo laŭ ekonomia forto kaj kvalito de disvolviĝo. La investo por esplorado kaj ekspluatado, kapablo de industria novigado kaj la kvalito de publikaj servoj kaj ekologia medio de la urbo estos unuaklasaj en la mondo.

Antaŭ 2035, Shenzhen fariĝos nacia modelo de altkvalita disvolviĝo, kaj ankaŭ centro de novigado, entreprenado kaj kreado kun internacia influo. La dokumento diris, ke ĝis la mezo de la 21a jarcento, la urbo fariĝos unu el la pintklasaj kosmourboj en la mondo kaj tutmonda antaŭkuranto kun elstara konkurenckapablo, noviga kapablo kaj influo.

La flughavena aŭtoritato de Honkongo diris dimanĉe, ke ĝi komencis internan enketon pri la kazo de suspektata likado de detaloj pri funkciado kaj sekurecgardo de la flughaveno, kaj se ĝi pruvos post la enketo, ke dungitoj de la flughavena aŭtoritato partoprenis en la afero, ĝi punos ilin serioze.

Proparolanto emfazis en la deklaro, ke ĉiuj dungitoj de la flughavena aŭtoritato devas observi regulojn kaj disciplinon de la aŭtoritato. La aŭtoritato neniel toleras tiujn, kiuj malobservas regulojn kaj disciplinon.

La singapura ĵurnalo Straits Times lastatempe publikigis la artikolon de sia eksa ĉefredaktoro Leslie Fong "La stranga ligo inter tarifoj, opioidaj drogoj kaj opio". La artikolo diris, ke estas nekompreneble, ke usona prezidento Donald Trump ligis enlandan krizon de misuzo de opioidaj drogoj kun la komerca konflikto inter la du plej grandaj ekonomioj de la mondo.

La artikolo diris, ke kiam la tuta mondo opiniis, ke la nova komerca traktado inter Ĉinio kaj Usono iris glate, prezidento Trump deklaris, ke Usono kolektos aldonajn tarifojn de ĉinaj importaĵoj kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj ekde la 1a de septembro je unu el la pretekstoj, ke Ĉinio ne malhelpis la enfluadon de opioidaj drogoj en Usonon. Tiu ĉi preteksto fakte levis la enlandan krizon de misuzo de opioidaj drogoj ĝis komerca konflikto inter la du landoj. La agmaniero estas nekomprenbla. Se tio estas lia taktiko pri komerca intertraktado, ĝisnunaj registroj montris, ke tio ne estas efika. La ĉina registaro ne povas traktadi kun iu ajn, kiam ies pafilo estas direktita al ĝi. Estas certe, ke la deklaro de Trump kaŭzis al tutmondaj investantoj perdon de kelkaj miliardoj da usonaj dolaroj. Sed tiuj basieroj ridantaj eniris bankojn. Se iuj entreprenoj kaj individuoj multe profitas de la subita deklaro de Trump, do kiuj estas ili?

Irana ambasadoro al Britio Hamid Baeidinejad konfirmis lunde, ke la irana petrolŝipo kaptita de Britio antaŭ kelkaj semajnoj forlasis Gibraltaron al internaciaj akvoj.

Amaskomunikiloj raportis, ke datenoj de la ŝip-spura servo Mara Trafiko montris, ke la irana pertolŝipo Adrian Darya 1, nova nomo por la kaptita petrolŝipo Grace 1, ekveturis nelonge antaŭ dimanĉa noktomezo al internaciaj akvoj.

Gibraltaro ĵaŭde liberigis la petrolŝipon kaj poste rifuzis la usonan peton reteni ĝin.

Dimanĉe ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, kondamnis la bombatakon kontraŭ civiluloj en la afgana ĉefurbo Kabulo sabate vespere.

proparolanto de Guterres, Stephane Dujarric, diris en deklaro, ke la ĝenerala sekretario forte kondamnas la terorisman atakon de la 17a de aŭgusto en geedziĝa ceremonio en Kabulo, kiu mortigis 63 homojn kaj vundis pli ol 180 aliajn.

La ĝenerala sekretario esprimis siajn plej profundajn simpatiojn al la familioj de la viktimoj kaj al la registaro kaj popolo de Afganio. Li deziris rapidan resaniĝon al la vunditoj.

Komunikaĵo dimanĉe publikigita diris, ke gvidantoj de la kunveno de la Sud-Afrika Disvolva Komunumo (SADK) en Tanzanio konsentis trakti pliiĝantajn sekurecajn minacojn al la regiono, inkluzive de terorismo.

La komunikaĵo publikigita en la fino de la 39a Ordinara Pintkunveno de Ŝtataj kaj Registaraj Estroj de la Sud-Afrika Disvolva Komunumo en la komerca ĉefurbo Daresalamo diris, ke la gvidantoj decidis trakti la gravecon de sekurecaj minacoj, precipe de terorismaj aktivecoj kaj translanda krimo.

La komunikaĵo diris, ke la gvidantoj el la 16 membroŝtatoj de la Sud-Afrika Disvolva Komunumo urĝis la blokon prioritatigi la efektivigon de la regiona kontraŭterorisma strategio de la komunumo kaj ĝian agadplanon.

Plenuma sekretario de la komunumo Stergomena Tax anoncis, ke ili ankaŭ konsentis kune trakti mar-sekurecajn minacojn kiel ekzemple piratoj kaj mara terorismo, drogaĉa kontrabando kaj kontraŭleĝa transportado kaj ŝakrado de armiloj. Tax diris, ke la gvidantoj konsentis kune trakti ĉi tiujn sekurecajn minacojn kiel parton de la strategio pri mar-sekureca strategio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin