Novaĵoj (Aŭgusto 20)

(GMT+08:00) 2019-08-20 16:45:04     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20a de aŭgusto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi alvokas konservi kvintesencon de ĉina kulturo; Usono longigis prokraston al ĉina firmao Huawei por pliaj 90 tagoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), alvokis bone konservi la kvintesencon de la ĉina kulturo.

Xi faris la rimarkojn lunde en simpozio en la Akademio Dunhuang kun koncernaj spertuloj, kleruloj kaj reprezentantoj de kulturaj institucioj, dum sia inspektvojaĝo al la ĉina nordokcidenta provinco Gansu. Li emfazis la neceson helpi daŭrigon kaj antaŭenigon de tradicia kulturo. Li ankaŭ alvokis pliajn klopodojn en kulturaj interŝanĝoj kun aliaj landoj kaj lernado de elstaraj atingoj de civilizacioj en la mondo.

Ĉinio lunde urĝis Usonon tuj ĉesigi sian planitan vendon de armiloj al Tajvano kaj haltigi militan kontakton kun Tajvano, dirante, ke se male, la usona flanko devos preni sur sin respondecon pri ĉiuj sekvencoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, faris la komenton responde al usona planita vendo de la batalaviadiloj F-16V valoraj je 8 miliardoj da usonaj dolaroj al Tajvano. Geng reasertis, ke la ago severe malobservas la principon pri unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn, precipe la komunikaĵon de la 17a de aŭgusto.

Geng diris, ke Ĉinio firme oponas vendon de usonaj armiloj al Tajvano, ĉar tio serioze enmiksiĝas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj subfosas la suverenecon kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio. La tajvana demando koncernas la suverenecon, teritorian integrecon kaj kernajn interesojn de Ĉinio, kaj la rezoluteco de Ĉinio protekti sian suverenecon kaj sekurecon estas firma.

La ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj lunde urĝis Usonon teni siajn vortojn pri la demando de Honkongo.

Responde al demando de raportisto, ĉu rimarkoj de usona prezidento Donald Trump pri la honkonga demando influos ĉina-usonan komercan intertraktadon, proparolanto Geng diris en gazetara konferenco, ke honkongaj aferoj estas tute internaj aferoj de Ĉinio. Prezidento Trump diris antaŭe, "Honkongo estas parto de Ĉinio. Ili devos mem trakti tion. Ili ne bezonas konsilojn." Geng aldonis, ke la ĉina flanko esperas, ke la usona flanko tenos siajn vortojn.

La proparolanto diris, ke la manifestacioj kaj perforto en Honkongo daŭris pli ol du monatojn, kaj la laŭleĝa regado, socia ordo, ekonomio kaj popola vivteno, stabileco kaj internacia figuro de Honkongo estis severe influitaj.

Laŭ la proparolanto, nun la plej urĝa kaj grava tasko por Honkongo estas ĉesigi la tumultojn kaj restarigi ordon konforme al la leĝo. Li diris, ke la centra registaro firme subtenas ĉefadministranton Carrie Lam en gvidi la registaron de la Honkonga Speciala Administracia Regiono administri la regionon laŭ la leĝo, kaj la honkongan policon strikte plenumi la leĝon kaj puni perfortajn krimulojn laŭ la leĝo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde alvokis Usonon plenumi sian promeson malstreĉi restriktojn al la vendadoj de usonaj kompanioj al la ĉina telekomunika giganto.

Proparolanto Geng faris la rimarkojn, post kiam usona prezidento Donald Trump diris dimanĉe, ke li ne volas, ke Usono komercu kun Ĉina Huawei. Geng diris, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter ĉinaj kaj usonaj kompanioj estas reciproke profita.

Geng diris, ke la usona flanko promesis, ke ĝi rajtigos usonajn kompaniojn plu liveri varojn al Huawei, kiam la du ŝtatestroj renkontiĝis en la Pintkunveno de la Grupo 20 junie en Osako. Li urĝis Usonon plenumi sian promeson, dirante, "Kiam kaj kiel la usona flanko plenumos sian promeson, tio influos la reputacion kaj kredindecon de Usono. La mondo rigardas. Ni esperas, ke la usona flanko plenumos sian promeson kaj haltigos neracian subpremadon kaj sankciojn kontraŭ Huawei kaj aliaj ĉinaj kompanioj."

Lunde, uzbeka ministro pri eksterlandaj aferoj Abdulaziz Kamilov diris dum intervjuo kun raportistoj en Pekino, ke la honkonga demando tute apartenas al la internaj aferoj de Ĉinio kaj neniel toleras intervenon de eksteraj fortoj.

Kamilov diris, ke la uzbeka flanko komprenas la rimedojn, prenitajn de la centra registaro de Ĉinio kaj la Honkonga Speciala Administracia Regiono por protekto de la nacia suvereneco kaj la prospero kaj stabileco de Honkongo.

La usona Ministerio de Komerco anoncis lunde, ke ĝi pluvalidigos provizoran licencon malstreĉi restriktojn pri komercaj interkonsentoj kun ĉina teknologia giganto Huawei por pliaj 90 tagoj.

La ministerio diris en deklaro, ke la pluvalidigita Provizora Ĝenerala Licenco permesas "specifan, limigitan partoprenon en transakcioj koncernaj al la eksportado, reeksportado kaj transigo de aĵoj" al Huawei kaj ĝiaj ne-usonaj filioj.

La Ministerio de Komerco metis Huawei kaj ĝiajn 68 filiojn en la Liston de Entoj en majo, kio limigas la vendon aŭ cedon de usonaj teknologioj al Huawei. La 20an de majo, la ministerio publikigis 90-tagan provizoran licencon por mildigi parton de tiuj limigoj.

Brita ĉefministro Boris Johnson lunde sendis leteron al la Eŭropa Unio, oficiale proponante novajn kondiĉojn de traktado pri retiro el la EU. Estis la unua fojo, ke Johnson kontaktiĝis kun la EU pri aferoj de la retiro kiel brita ĉefministro.

Johnson diris en sia letero al prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk, ke la malkonsentoj de Britio pri la antaŭa interkonsento ĉefe fokusiĝis al la kroma aranĝo pri la landlimo de Nord-Irlando. La aranĝo minacas la plenan suverenecon de Britio kaj estas nedemokratia. Li diris, ke nova interkonsento pri la retiro de Britio el la EU devas forigi la kroman aranĝon. Li vokis ambaŭ flankojn trovi flekseblan kaj kreeman alternativon por solvi la eventualan problemon pri la landlimo de Nord-Irlando.

Proparolanto de la irana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Abbas Mousavi, lunde diris, ke Irano planas sekvan paŝon por redukti siajn nukleajn promesojn, se la partoprenantaj partioj de la nuklea interkonsento de 2015 ne povus plenumi siajn devojn pri certigo de la interesoj de Irano sub la interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin