La komunecoj inter Eŭritmio kaj Esperanto ---- Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2019-08-21 16:11:11     Redaktoro:祃璟琳

TW=Tali Wandel

AM=Alessandra Madella

AM: Saluton, mi Alessandra Madella el Italio. Mi estas nuntempe ĉe la UK en Finnlando kune kun Tali Wandel el Israelo. Ŝi estas eŭritmistino kaj esperantistino. En la unuaj partoj de la intervjuo ŝi parolis al ni pri kio estas eŭritmio kaj pri kiuj estas la rilatoj inter eŭritmio kaj edukado. En tiu ĉi tria parto de la intervjuo ni parolos pri la similecoj inter eŭritmio kaj Esperanto. Dankon, Tali.

TW: Feliĉe. Dankon al vi.

AM: Vi estas la sola esperantista eŭritmistino, kiu laboras por disvastigi eŭritmion en la Esperantan movadon. Kiel vi faras tion?

TW: Mi povas tre varie fari tion. Mi loĝas en Israelo kaj eble historie la unua prezentado de Esperanto en eŭritmio okazis en 2013 dum la sepa Azia Kongreso en Jerusalemo. Tiam mi estis parto de la Jerusalema Eŭritmia Ensemblo, arte reĝisorita de sinjorino Jan Ranck. Kvankam la anoj ne estas esperantistoj, ili akceptis mian proponon prezenti eŭritmion dum la kongreso. Ni estis kvinopaj kaj ni faris varian tri duon-horan prezentadon pri eŭritmio kaj muzike kaj Esperante, kvankam ili ne komprenas la lingvon. Ekde tiam mi prezentis eŭritmion fakte en ĉiu Israela Kongreso aŭ renkontiĝo landa. Tio okazas en landaj kunvenoj kaj en Zamenhofaj vesperoj kaj kun kolegoj, ĝis nun ne esperantaj eŭritmistoj de mia ensemblo. Mi ĵus en la lasta printempo kunlaboris kun kolego el Usono, kiu estis vizitanta Israelon kaj akceptis la ideon ion ankaŭ prezenti eŭritmie. Ankaŭ sole mi ĉiam provas doni gustumetojn de diversaj poemoj kun diversaj anim-etosoj por riĉigi la sezonajn festojn. Ekzemple en la lasta somera landa renkontiĝo mi preparis Esperantan poemon pri vel-ŝipo, kiu vojaĝas en la maro. En la vintro poemon pri neĝ-floketo, kiu falas, tradukita de la estona al Esperanto. Kaj, ĉar la israela vintro estas sufiĉe printempa kompare kun la eŭropa, ankaŭ printempan poemeton kun multe da natur-elementoj videblaj en ĝi.

Kiam mi estas en pli grandaj kongresoj, mi provas proponi ĉiam prelegojn kaj prezentojn, kiuj pli klarigas la aferon en pli intelekta maniero. Kvankam arton oni ne devus klarigi, ĉar kiam ĝi estas bona, ĝi devas paroli per si mem, ankaŭ gravas iom koni la historion kaj kion ĝi celas. Tiu ĉi arto estas tute nova. Ĝi komencis nur en 1912. Ĝi vere estas nekonata. La enkondukoj, kiujn mi provas fari por tiu ĉi arto, estas pri kiel funkcias tiu medio, en kiu la homo mem estas la esprim-temo, kiu estas prezentata de la parolo kun muziko, kiel ĝi esprimiĝas en la spaco. La homa animo kaj la diversaj artoj tuj fariĝas vivaj en tiu ĉi esprimo. Kiam estas tempo por tio en pli grandaj kongresoj, mi ĉiam provas oferi labor-grupojn. Mi scias, ke la plej bona maniero sperti tiun arton kaj kion ĝi faras, estas el propra sperto. La bela afero estas, ke ne nur temas pri tio, kion ĝi povas doni, sed pri tio, kion ĝi povas krei inter homoj, kiuj praktikas ĝin kune. Kaj en Esperantaj renkontiĝoj tio ja estas la ĉefa afero.

AM: Kiun reagon vi havis fare de esperantistoj?

TW: Diversaj kaj variaj. Tio ja dependas de la situacio de ĉiu homo, kiel li estas en si mem. Ĉar eŭritmio estas arto, kiu tuŝas la homon je ĉiuj niveloj kaj prezentas la homojn en ĉiuj iliaj diversaj statoj korpaj, animaj kaj spiritaj, la reagoj de homoj estas relatitaj al kiel ili mem estas enkorpigitaj en siaj propraj estoj. Ekzemple, kiam iu estas tre intelektema, eble li povus ne tuj trovi la rilaton al tio. Sed vere la reagoj estas variaj kaj mi pensas, ke en Esperantujo ĝenerale ekzistas tia malfermeco. Mi havas tre fortajn kaj pozitivajn reagojn. Ofte la homoj, al kiuj tiu estis signifa, mencias esti kortuŝitaj tre forte. En mia sperto kaj kono de la arto tio estas eble la plej grava trajto de ĝi. Ĝi vere provas vastigi la koran senton de nia tuta esto kaj fari ĝin videbla kaj sentebla.

AM: Kiel rilatas eŭritmio en naciaj lingvoj kompare kun Esperanto?

TW: Tio estas fascina temo, kiun oni nur komencas koni. Ni diru, ke eŭritmio baziĝas sur la universala kapablo de ĉiu homo paroli ajnan lingvon. Mi klarigu. Ĉiu bebo, kiu naskiĝas, ne gravas el kiu nacio, se li kreskos en ajna kulturo, li povus kapti la lingvon, kiun li aŭdas ĉirkaŭ si. La diversaj lingvoj fine evoluis en specialajn sonojn. Estas iuj sonoj, kiuj ekzistas en iuj lingvoj kaj ne en aliaj. Estas interese por eŭritmio, ĉar ĝi videbligas la movojn, kiuj fondas tiujn sonojn. Eŭritmio en diversaj lingvoj aspektas aliel. Tio povas temi eĉ pri la akĉento. La franca, ekzemple, estas tre alparoligita de la plej alta parto de nia parol-orgeno, do pli el la nazo. Kaj la sento kiam vi faras eŭritmion, ne gravas kiajn sonojn vi faras en ĝi, devas senti kiel veziko en ĉampan-glaso, tre malpeza. Kompare vi havas eŭritmion en la araba, kiu ankoraŭ estas tute nove esplorita. Laŭ mia esploro, kiam vi aŭdas la araban, vi havas tiujn profundajn sonojn, kiujn vi eĉ ne havas en Esperanto. Ĝi estas el tute pli profundaj partoj de via gorĝo. Se mi en eŭritmio pli vastigas la sistemon de mia parol-orgeno, de la mikrokosmo de mia parol-orgeno al la makrokosmo de mia tuta korpo kaj moviĝas laŭ la samaj mov-principoj, mi devas esti konektita al profundeco kaj pezo. La sento, kiam mi iom esploris tion, estas kiel aer-vezikoj, kiuj transvenas koton. Estas tiu rezisto. Kiam en via gorĝo vi kreas tiujn "ĥ", vi havas tian tremon.

Do estas tiu varieco en la naciaj lingvoj. Sed en la naciaj lingvoj estas ne nur la teknikaj sonoj, kiuj influas ilin. Estas ankaŭ etoso, kiu vivas en ili. Kio estas lingvo? Lingvo naskiĝas el popolo kaj ĝia kultura vivo. En eŭritmio tio estas esprimata, ne nur tra la movoj, sed ankaŭ tra la etoso. Tio estas interesa rilate al Esperanto, ĉar Esperanto ja ne naskiĝis el popolo. Ĝi naskiĝis el idealo, kiu kunvenigas anojn. Do ne popolo, sed komunumo, kiu parolas Esperanton, estas kunligita pere de Esperanto. Ĝi havas sian prononc-manieron kaj iu homo povas paroli Esperante tiel, ke oni ne aŭdas ĝian naci-lingvan akĉenton. Sed mi pensas, ke tio, kio plej gravas, estas ne nur la sonoj kaj tiu fizika aspekto, sed kio vivas en la lingvo. Kiam vi rigardas tion, kio vivas inter la anoj, kiuj parolas Esperanton, kaj vi esprimas tion, vi esprimas la animan enhavon de lingvon. Vi tuŝas iun specialan kvaliton, kiu eble troviĝas nur en Esperanto. Tio estas tiu senkondiĉa amo al tutmondiĝo, al la homaro, kiu estas pli vasta ol nacieco.

AM: Kiuj estas laŭ vi la komunecoj inter eŭritmio kaj Esperanto, kiuj faciligas ilian kunlaboron?

TW: Estas interese, ĉar Esperanto celas esti ponto inter ĉiuj homoj de la mondo kaj ĝi estas ponto por koni, kiuj estas la specialaj trajtoj de ĉiu persono laŭ ĉiaj kvalitoj, kiujn tiu persono havas: ĉu el alia nacio, diferencoj pro genro... Ĉiujn Esperanto tuŝis. Kiu estas tiu persono? Do ne diru, ke ni ĉiuj estas la samaj, sed vere koni ĉiujn laŭ iliaj specialaj trajtoj. Ne diru, ke iu estas pli bona aŭ malpli bona, sed koni ĉion, kio ili estas. Trovu la valoron en tiuj estoj mem. Por mi tio estas kio funkcias en eŭritmio. Antaŭ ol mi klarigu tion praktike, mi volas ion diri pri antropozofio, el kiu eŭritmio fontis. Tiu mond-koncepto estas esprimata praktike en eŭritmio. Mi nur diru mallonge, ke laŭ la antropozofia mond-koncepto la idealo de la homaro estas ĝuste la bezono de la homaro en tiu tempo: tiu kunveno de la homaro baze de libera morala individueco kaj tiu unuiĝo de la homaro super la nacioj. Se antropozofio priskribas, ke dum la historio kialo kaj celo por la apero de ĉiu popolo estis ĝiaj specialaj kvalitoj, kiuj evoluis en ĉiu popolo, nun estas la tempo por la homaro kuniĝi, por ke ĉiu povu gajni el la diversaj kvalitoj, kiuj evoluis en la diversaj popoloj.

AM: Do kiel eŭritmio povas helpi pli multlingvan mondon?

TW: Mi diros kiel ĝi praktike esprimiĝas kaj eble tio respondos al vi. Ekzemple, en eŭritmio, kiam vi laboras arte kaj volas priskribi iun poemon aŭ muzikaĵon, kiel vi priskribus la bas-tonon aŭ vi esprimus la sopran-voĉon? Vi havas grupon da homoj, kaj ili estas viaj eŭritmistoj, do la arta medio per kiu vi skulptos tiun ĉi esprimon. Vi komencas rigardi ĉian kvaliton, kiu priskribas tiujn homojn. Ekzemple, genro, koloro de la haŭto, alteco, ĉu tiu homo estas tre dense konstruita aŭ ĉu estas tre malpeza. Ĉiuj tiuj aferoj fariĝas ne kulturaj, eksteraj, sociaj, kiel ni kutimas koni ilin, sed fariĝas kiel la koloroj por la pentristo aŭ kiel la notoj por la pianisto. Ekzemple, se ni havas iun, kiu estas pli densa en sia konstruo, ni eble petus tiun personon esti la baso. Ne gravas pro kiuj kialoj kaj ne estas ekzaktaj elvenoj ĉiam, ĉar ĉio estas tre individua. Iu en juna aĝo povas esti tre malpeza kaj en postaj jaroj povas esti pli taŭga por baso. Tio dependas de personeco. Por mi persone tiu ĉi arta laboro tra eŭritmio, vidi kiuj estas la artaj kvalitoj de ĉiu persono en sia homeco, estas mirinda kaj belega atentigo pri kiu estas ĉiu homo, kiam vi renkontas lin. Kiu estas la koloro de tiu homo? Kiu estas la humoro? Laŭ mi tio povas helpi rigardi homojn, aprecante ilin kiel ili estas. Tio ĝuste estas kio povas ebligi facilan akcepton de diversaj homoj, kiun oni havas en Esperanto ankaŭ.

AM: Kiel eŭritmio influas la ĉiutagan vivon?

TW: Eŭritmio ja influas vin dum la praktiko. Sed kio influas vin iras kun vi ankaŭ en la ĉiutago poste kaj igas vin senti vin mem aliel kaj akcepti la mondon ĉirkaŭ vi aliel. Mi iom klarigos ekzakte kiel. Kiam mi praktikas eŭritmion, mi praktikas la sinkronigon de miaj diversaj partoj ene de mi kaj harmonie kun la spaco ĉirkaŭ mi. Mi iom ĝenerale tion diras. Tio atentigas miajn sentojn percepti tion, kio troviĝas ĉirkaŭ mi kaj samtempe esprimi min. Vi havas tiujn du malojn kaj la homon bezonas trairi por ekvilibrigi sin, por esti libera, ĉar kelkfoje ni bezonas ankaŭ la kuraĝon esprimi nin, ion diri kaj eĉ kontraŭi tion, kio okazas ĉirkaŭ ni. Samtempe ni devas esti atentemaj kaj aŭskultemaj: kio okazas ĉirkaŭ ni? Kie ni estas? Kia estas nia situacio? Ne nur fizike, sed ankaŭ en pli sociaj situacioj. Kio vivas en la animo de mia kunestanto?

Kiam vi praktikas kune eŭritmion kun aliaj homoj, tio ebligas al vi sperti grandan homan intimecon. Ni esprimas nin per nia korpa esprimo kaj per nia anima enhavo, ĉar ni ne nur korpe moviĝas. Estas iuj movoj, kiuj esprimas ion al vi kaj ni iel havas tiun komunan bildon. Ni estas kvin homoj kaj ni kune volas movi koreografion de stelo en la spaco. Ni kune havas tiun komunan ideon, ni vivas per niaj individuaj sentoj al ĝi kaj ĉiuj el ni moviĝas por esti membro de tiu korpo, de la stelo. Niaj sentoj povas esti pli intensaj same kiel nia atento al la ĉeestantoj. Kiam vi iras poste en la mondon, vi sentas vin pli vigla, pli refreŝigita, pli trankvila, pli preta ankaŭ eki en ago, laŭ la situacio kiel vi bezonas. Vi havas pli da kontrolo. Mi vidas tion en la strato. Se subite venas aŭto, mi tre facile povas halti min mez-paŝe, ĉar mi fariĝis konscia kaj kontrola de ĉiuj miaj movoj. Mi malpli havas aŭtomatojn, al kiuj ni estas katenitaj en nia movo kaj en nia animo. Tio povas helpi evolui personan liberecon kaj ankaŭ esti pli atentemaj al kio okazas en la nuntempa vivo. Ekzemple, se mi venas en socian situacion, kio estas la dinamiko? Tio povas helpi esti pli sentema, esti parto de aro da homoj kaj vidi min kiel membron en iu korpo, senti min harmonia kaj amanta al tio, pli sekura kun ĝi.

AM: Tio estas fascina kaj interesa temo. Se iu volas scii pli pri tio, kiel eblas trovi pli da informoj?

TW: En nia nuntempo ĉe la reto estas abundo da informiloj. La plej multo de la informoj, mi kredas, estas en la germana lingvo. Estas ankaŭ multaj bonaj originoj en la angla. Ankaŭ la retejo de la Antropozofia Monda Centro, la Goetheanum, havas tradukon en la angla kaj en diversaj lingvoj. Se vi volas gugli la vorton, ni diros angle, vi devas tajpi "eurythmy". Per tio vi povas atingi multe da rezultoj pri klarigoj, sed ankaŭ pri la plej ĉefaj listoj de la Monda Centro rilate al lernejoj tra la mondo. Kaj, se oni volas, pere de Ĉina Radio Internacia, oni povas sendi al mi demandojn kaj mi feliĉe kaj volonte respondos kun tiuj informoj.

AM: Koran dankon, Tali. Tio fakte estas tre interesa por multe da homoj. Dankon pro via afableco.

TW: Dankon al vi, Alessandra. Kaj ĉion bonan!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin