Novaĵoj (Aŭgusto 21)

(GMT+08:00) 2019-08-21 17:12:16     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21a de aŭgusto, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi emfazas ekologian protekton kiel nacian strategion; Ĉefministro Li alvokis akceli stabilan ekonomian kreskon kaj plibonigi popolan vivtenon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), marde emfazis ekologian protekton de la montaro Qilian.

Xi diris, ke la montaro Qilian estas grava ŝildo por ekologia sekureco en la okcidenta parto de Ĉinio, kaj tio okupas gravan lokon en la nacia strategio. Li faris rimarkojn en ĉevalbredejo dum sia inspektado al la ĉina nordokcidenta provinco Gansu. Li ankaŭ esprimis kontenton pri la efiko de la konserva laboro de la montaro Qilian.

Ĉefministro Li Keqiang emfazis pli grandajn klopodojn en reformo, malfermo kaj novigado por akceli stabilan ekonomian disvolviĝon kaj plibonigi popolan vivtenon.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn dum sia inspektvojaĝo en la ĉina nordorienta provinco Heilongjiang de lundo ĝis mardo.

Dum vizito al riz-produkta vilaĝo en la urbo Mudanjiang, la ĉefministro diris, ke la nordorienta regiono devas utiligi siajn favorajn kondiĉojn kiel unu el la ĉefaj grenproduktejoj de la lando, konvene levi la nivelon de skala administrado kaj antaŭenigi uzadon de grandskala agrikultura maŝinaro kaj iloj por akceli modernigon de agrikulturo. Li ankaŭ vizitis merkaton de agrikulturaj produktoj en Harbino, la ĉefurbo de Heilongjiang, kie li emfazis preni ampleksajn rimedojn por certigi vegetaĵajn liveradon kaj sendanĝerecon kaj stabiligi prezojn.

Ĉina sendito al la UN marde alvokis pli da klopodoj por serĉi politikan solvon al regionaj tiklaj demandoj en Mez-Oriento.

En kunveno pri paco kaj sekureco de Mez-Oriento, okazigita de la Sekureca Konsilio de la UN, Zhang Jun, ĉina konstanta reprezentanto al la UN, diris, ke la internacia komunumo devas pli multe klopodi por atingi politikan solvon de la demandoj, kaj ankaŭ subteni la rolon de la UN kiel la ĉefa kanalo de mediacio. Li avertis iujn landojn ne arbitre uzi forton aŭ minaci per forto nek efektivigi eksteran intervenon, politikon de forto kaj tiranecon en traktado de la mez-orientaj demandoj. Krome, li alvokis la mondon helpi landojn en la regiono por realigi daŭripovan disvolviĝon.

Lastatempe personoj en diversaj landoj kondamnis tumultojn de iuj perfortuloj en Honkongo kaj intervenon de Britio, Usono kaj aliaj eksteraj fortoj en la aferojn de Honkongo kaj subtenis la politikon "unu lando, du sistemoj" kaj rimedojn prenitajn de la registaro kaj polico de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por haltigo de perfortaĵoj kaj konservo de prospero kaj stabileco de Honkongo.

La 9a Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio malfermiĝis merkrede matene en la urbeto Gubei ĉe la piedo de la Granda Muro en Pekino. Sud-korea ministro Kyung-wha Kang kaj japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono ĉeestas la kunvenon prezidatan de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

La kunveno okazas okaze de la 20a datreveno de la trilanda kunlaboro. La refoja renkontiĝo de la ministroj post tri jaroj vekis atenton de diversaj flankoj. Ili interŝanĝos oponiojn pri la triflanka kunlaboro, preparo por la 8a kunveno de gvidantoj de la tri landoj kaj internaciaj kaj regionoj demandoj de komuna zorgo.

La Monda Robot-Konferenco 2019 malfermiĝis marde en Pekino. Ĉina ministro pri industrio kaj informadika teknologio Miao Wei diris dum parolado en la malferma kunveno, ke la ĉina registaro instigas enlandajn kaj eksterlandajn entreprenojn kaj instituciojn konduki diversajn interŝanĝojn kaj kunlaboron por forĝi kunordigitan tutmondan industrian ekologion kaj akceli sanan kaj daŭripovan disvolvadon de la tutmonda robot-industrio.

Prezidanto de la Internacia Fondaĵo pri Esplorado de Robotoj, Oussama Khatib, diris marde en la malferma kunveno, ke en la lastaj jaroj diversaj landoj formulis gravajn rimedojn por akceli disvolvadon de teknologio kaj industrio de robotoj, kaj nun la tutmonda robot-merkato stabile kreskas. Li aldonis, ke robotoj senĉese disvolviĝos kaj akiros pli fortan kapablon de kogno kaj efektivigo. Ili estos pli prokrsimaj al la homaro kaj influos ĉiujn aspektojn de la ĉiutaga vivo.

Gazetara sekretario de rusa prezidento, Dmitri Peskov, diris lunde, ke Usono provpafis la konvencian terbazitan krozmisilon, kio pruvas, ke la usona flanko jam delonge intencis malobservi la Traktaton de Mezdistancaj Nukleaj Fortoj (TMNF).

Peskov diris, ke kelkaj semajnoj kaj eĉ monatoj ne sufiĉas por preparado de la provpafo, kio pruvas denove, ke estas Usono, kiu malobservis la traktaton.

Ankaŭ rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov diris, ke la usona flanko estis preta por efektivigi la provpafon antaŭ la eksvalidiĝo de la traktato en la 2a de aŭgusto.

Ĉinio marde urĝis Usonon sin deteni pri armila disvolvado kaj serioze protekti la nunan reĝimon pri armila regado, post kiam la usona Ministerio de Defendo lunde anoncis la provon de mezdistanca terbazita krozmisilo.

Estis raporto, ke la "konvencie aranĝita" provmisilo trafis la celon post flugo de pli ol 500 kilometroj. Estis la unua fojo, ke Usono efektivigis misilan provon antaŭe malpermesitan de la Traktato de Mezdistancaj Nukleaj Fortoj, markante la rekomencon de armila vetkurado.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, diris, ke la misila provo okazis malpli ol tri semajnojn, post kiam Usono anoncis sian oficialan retiron el la traktato en la 2a de aŭgusto. Geng diris en gazetara konferenco, ke ĉi tio plene montris, ke la vera celo de la retiro de Usono estas liberigi ĝin mem, disvolvi progresintajn misilojn per libera mano, kaj serĉi unuflankajn militajn avantaĝojn. La usona movo estigos novan armilan vetkuradon kaj eskaladon de milita streĉeco, kaj tiel havos severajn negativajn efikojn sur internacian kaj regionan sekurecan situacion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin