Per vendo de armiloj subpremi Ĉinion estas vane

(GMT+08:00) 2019-08-22 20:43:27     Redaktoro:Xiong

La 21an de aŭgusto laŭ la pekina tempo la Usona Departemento de Defendo oficiale sciigis la Kongreson, ke Usono planas vendi al Tajvano 66 batalaviadilojn F-16 kaj rilatajn ekipaĵojn kun valoro de 8 miliardoj da usonaj dolaroj sume. Tio senskrupule malobservas la internacian juron kaj la fundamenton de la internaciaj rilatoj, serioze intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, atencas la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio. Kontraŭ tio Ĉinio rezolute protestas kaj prenos ĉiajn necesajn rimodojn por sin defendi, inkluzive de sankcioj kontraŭ tiuj usonaj kompanioj, kiuj partoprenos en la vendo de armiloj al Tajvano.

Laŭ la principo pri "unu Ĉinio", difinita en la tri komunaj bultenoj faritaj de Ĉinio kaj Usono, Usono rekonis la registaron de la Ĉina Popola Respubliko kiel la unikan laŭleĝan registaron de Ĉinio, dum Tajvano estas unu parto de Ĉinio.

Sed depost la enposteniĝo de la registaro de Trump, Usono plurfoje subpremis kaj retenis Ĉinion per "vendo de armiloj al Tajvano". Lastatempe la usonaj du ĉambroj sinsekve aprobis la "Nacidefendan Rajtigan Akton de la Financojaro 2020 ", distrumpetante subteni la vendon de armiloj al Tajvano. En julio Usono proklamis vendi al Tajvano armilojn kaj ekipaĵojn kun valoro de 2.22 miliardoj da usonaj dolaroj sume. Kaj nun, ĝi planas vendi al Tajvano avangardajn batalaviadilojn F-16 kaj rilatajn ekipaĵojn, kaj tio estas la plej granda vendo de armiloj al Tajvano. Sendube tia ago donas grandan minacon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Tiu intenco de Usono vendi armilojn al Tajvano estas malicega kaj konata al ĉiuj. La komerca milito provokita de Usono renkontas la rezolutan proteston de Ĉinio, kaj krome, Usono evidente sentas la politikan kaj ekonomian premon venantan de sia lando, do, en tia okazo, ili prenis la planon vendi armilojn al Tajvano, intencante doni premon al Ĉinio. Kaj samtempe ili povas suĉi la monsumon de la tajvanaj popolanoj kaj kontentigi la postulojn de usonaj militilkomercistoj kaj de si mem en politiko.

La perspektivo de Tajvano kuŝas en unuiĝo de la nacio, kaj la feliĉo de la tajvanaj popolanoj estas en prosperiĝo de la nacio. La intenco de fortoj, kiaj ajn ili estas, "reteni Ĉinion per Tajvano" estas vana.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin