Ĉinio konservas pozicion kiel unu el gravaj komercaj partneroj de Germanio

(GMT+08:00) 2019-08-22 10:53:04     Redaktoro:Yu

La germana federacia administracio pri ekstera komerco kaj investado merkrede informiĝis pri donitaĵoj de unua statistiko el la federacia statistika buroo, kiuj montris, ke Ĉinio ankoraŭ konservis la pozicion kiel unu el la gravaj komercaj partneroj de Germanio, kaj la totala kvanto de komerco inter la du landoj kalkuliĝis al 99,2 miliardoj da eŭroj.

La donitaĵoj montris, ke en la antaŭa duono de 2019, Ĉinio estis la plej granda fonto de la importado de Germanio, kaj la totala kvanto de la importado kalkuliĝis al 52 miliardoj da eŭroj, je 4% pli ol en la sama periodo de la lasta jaro; krome, Ĉinio estis unu el la gravaj cellokoj de la eksportado de Germanio, kaj totala kvanto de la eksportado al Ĉinio atingis 47,2 miliardojn da eŭroj, je 4,1% pli ol la sama periodo de la lasta jaro, kaj per tio Ĉinio okupis la trian lokon.

Ĝenerala direktoro de la germana federacia administracio pri ekstera komerco kaj investado Jürgen Friedrich diris tiutage, ke la novaj donitaĵoj montris stabilecon de la germana ekonomio meze de geopolitika konflikto kaj malrapidiĝo de la monda ekonomia kresko. Germanio ankoraŭ subtenas partnerecon kun Ĉinio, Usono kaj aliaj landoj en la komerca kampo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin