Pekina internacia librofoiro reliefigas 70an datrevenon de ĈPR

(GMT+08:00) 2019-08-22 13:00:30     Redaktoro:Yu

La 26a Pekina Internacia Librofoiro malfermiĝis merkrede kun fokuso sur la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR).

Pli ol 2 600 ekspoziciuloj partoprenas en la librofoiro, montrante pli ol 300 mil librojn. Proksimume 1 600 eksterlandaj ekspoziciuloj el 95 landoj kaj regionoj, inkluzive de 30 landoj laŭ la Zono kaj Vojo, partoprenas en la librofoiro.

Portugalio kaj Kazaĥio unuafoje partoprenas en la librofoiro, kaj Rumanio estas la honora gasto ĉi-jare.

Pluraj ekspozicioj estas dediĉitaj al la 70a datreveno de la Ĉina Popola Respubliko, kun elektitaj libroj kaj periodaĵoj montrantaj la atingojn akiritajn de post la fondiĝo de la popola respubliko.

La librofoiro, fondita en 1986, fariĝis la grava internacia librofoiro kaj platformo de kopirajta komerco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin