Ĉina, japana kaj sud-korea ministroj pri eksterlandaj aferoj kunvenis en Pekino

(GMT+08:00) 2019-08-22 13:02:36     Redaktoro:Yu

La naŭa kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio okazis merkrede en Pekino, en kiu ili esprimis volon akceli kunlaboron.

La kunveno estis prezidata de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro de eksterlandaj aferoj Wang Yi, kaj ĝin ĉeestis sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj Kang Kyung-wha kaj japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono.

Wang diris, ke la 20-jara historio de la trilanda kunlaboro diras al homoj, ke nur per senĉesa plibonigo de reciproka konfido la kunlaboro povas disvolviĝi stabile kaj daŭre, nur per profundigo de la kunfandiĝo de interesoj la kunlaboro povas havi grandan movforton, kaj nur per konvena traktado de malkonsentoj oni povas certigi la ĝeneralan situacion de kunlaboro. Li diris, ke la tri landoj devas bone konservi duflankajn rilatojn, respekti unu alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj konvene trakti problemojn. Li alvokis la tri flankojn plifortigi kunlaboron en la kampoj de scienco kaj tekniko, grandaj datumoj, artefarita intelekto kaj la kvina-generacia telekomunika reto, kaj esprimis esperon, ke Sud-Koreio kaj Japanio havigos al entreprenoj el la tuta mondo justan, nediskriminacian kaj antaŭvideblan komercan medion. Li diris, ke la tri flankoj devas savi liberan komercon, konstrui malferman mondan ekonomion, ludi sian rolon por fini la intertraktadon pri la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco en ĉi tiu jaro, kaj akceli novan progreson en la trilanda intertraktado pri liberkomerca regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin