Ĉinio promesis pluigi malfermon kaj plibonigi investan medion

(GMT+08:00) 2019-08-22 13:39:10     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio de Komerco diris merkrede, ke la lando plu sin dediĉos al malfermo, liberaligo de investado kaj konstruado de investa medio kun internacia konkurenckapablo.

Qian Keming, vicministro pri komerco, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio liveros pli multajn investajn ŝancojn al multnaciaj kompanioj kaj kreos investan medion pli stabilan, justan, travideblan kaj antaŭvideblan. Qian akcentis, ke multnaciaj kompanioj estis gravaj partoprenantoj, atestantoj, kontribuantoj kaj profitantoj de la reformo kaj malfermo de Ĉinio dum la pasintaj kvar jardekoj, kaj ke la politika starpunkto de Ĉinio pri instigo al fremda investo restos senŝanĝa.

Laŭ donitaĵoj de la ministerio, proksimume 490 el la 500 plej grandaj kompanioj de la mondo havis investojn en Ĉinio.

Qian diris, ke la lando okazigos la unuan Qingdao-an pintkunvenon de multnaciaj kompanioj de la 19a ĝis la 20a de oktobro ĉi-jare, kiu estos forĝita en novan platformon por pli granda malfermo de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin