Prezidanto Xi emfazas disvolvadon de futbalo en Ĉinio per intensigo de publika partopreno

(GMT+08:00) 2019-08-22 14:18:20     Redaktoro:Yu
Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede diris, ke futbalo en Ĉinio certe pli bone disvolviĝos kun intensiĝo de la publika partopreno.

Li faris la rimarkojn dum vizito al elementa lernejo en la gubernio Gulang de la ĉina nordokcidenta provinco Gansu. Kiam li vizitis kamparan komunumon en Gulang, li diris, ke feliĉo de la popolo estas kion pristrebas la Komunista Partio de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin