Fokusoj de la Semajno (Aug. 23)

(GMT+08:00) 2019-08-23 12:30:16     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Dokumento diris dimanĉe, ke Ĉinio konstruos la sudan urbon Shenzhen en eksperimentan demonstran regionon de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

La dokumento publikigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la Ŝtata Konsilio diris, ke la konstruado de la demonstra regiono helpos profundigi reformon kaj plivastigi malfermon amplekse. Tio ankaŭ servas al la efektivigo de la plano de la Grand-golfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao kaj la plenumo de la ĉina revo de nacia rejuniĝo. Laŭ la dokumento, antaŭ la jaro 2025 Shenzhen fariĝos unu el la ĉefaj urboj en la mondo laŭ ekonomia forto kaj kvalito de disvolviĝo. La investo por esplorado kaj ekspluatado, kapablo de industria novigado kaj la kvalito de publikaj servoj kaj ekologia medio de la urbo estos unuaklasaj en la mondo.

Antaŭ 2035, Shenzhen fariĝos nacia modelo de altkvalita disvolviĝo, kaj ankaŭ centro de novigado, entreprenado kaj kreado kun internacia influo. La dokumento diris, ke ĝis la mezo de la 21a jarcento, la urbo fariĝos unu el la pintklasaj kosmourboj en la mondo kaj tutmonda antaŭkuranto kun elstara konkurenckapablo, noviga kapablo kaj influo. Internaciaj talentuloj kun permesiloj kiel ĉinaj konstantaj loĝantoj rajtos starigi sciencteknikajn kompaniojn kaj agi kiel laŭleĝaj reprezentantoj de sciencaj esplorinstitucioj en Shenzhen.

Ĉinio lunde urĝis Usonon tuj ĉesigi sian planitan vendon de armiloj al Tajvano kaj haltigi militan kontakton kun Tajvano, dirante, ke se male, la usona flanko devos preni sur sin respondecon pri ĉiuj sekvencoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, faris la komenton responde al usona planita vendo de la batalaviadiloj F-16V valoraj je 8 miliardoj da usonaj dolaroj al Tajvano. Geng reasertis, ke la ago severe malobservas la principon pri unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn, precipe la komunikaĵon de la 17a de aŭgusto.

Geng diris, ke Ĉinio firme oponas vendon de usonaj armiloj al Tajvano, ĉar tio serioze enmiksiĝas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj subfosas la suverenecon kaj sekurecajn interesojn de Ĉinio. La tajvana demando koncernas la suverenecon, teritorian integrecon kaj kernajn interesojn de Ĉinio, kaj la rezoluteco de Ĉinio protekti sian suverenecon kaj sekurecon estas firma. Geng urĝis la usonan flankon plene rekoni la tre malutilan naturon de la planita vendo de armiloj kaj observi la principon pri unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn.

La Monda Robot-Konferenco 2019 malfermiĝis marde en Pekino. Ĉina ministro pri industrio kaj informadika teknologio Miao Wei diris dum parolado en la malferma kunveno, ke la ĉina registaro instigas enlandajn kaj eksterlandajn entreprenojn kaj instituciojn konduki diversajn interŝanĝojn kaj kunlaboron por forĝi kunordigitan tutmondan industrian ekologion kaj akceli sanan kaj daŭripovan disvolvadon de la tutmonda robot-industrio.

La Monda Robot-Konferenco 2019 daŭros ĝis la 25a de aŭgusto. Sub la temo "Intelekta Nova Ekologio, Malferma Nova Epoko", ĝi konsistas el ĉefa forumo kaj temaj forumoj, kaj dum la konferenco okazos la monda ekspozicio de robotoj kaj la monda robot-konkurso. Prezidanto de la Internacia Fondaĵo pri Esplorado de Robotoj, Oussama Khatib, diris marde en la malferma kunveno, ke en la lastaj jaroj diversaj landoj formulis gravajn rimedojn por akceli disvolvadon de teknologio kaj industrio de robotoj, kaj nun la tutmonda robot-merkato stabile kreskas. Li aldonis, ke robotoj senĉese disvolviĝos kaj akiros pli fortan kapablon de kogno kaj efektivigo. Ili estos pli proksimaj al la homaro kaj influos ĉiujn aspektojn de la ĉiutaga vivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin