Xi Jinping inspektis iun bazon de la aera armeo kun la emfazo: festi la 70-jariĝon de la nova Ĉinio per brilaj sukcesoj

(GMT+08:00) 2019-08-23 18:54:37     Redaktoro:Xiong

La 22an de aŭgusto Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, inspektis iun bazon de la aera armeo. Li emfazis, ke estas devige lerni kaj efektivigi la socialisman penson kun ĉinaj karakterizaĵoj en la nova epoko kaj la partian penson pri fortigo de armeo en la nova epoko, profunde plenumi la militajn strategion kaj politikon de la nova epoko, memorteni la komencan intencon kaj la mision, altigi la kapablon venki, kaj ĉio ĉi tio estas por celebri la 70-jariĝon de la nova Ĉinio per brilaj sukcesoj.

Estas la aŭtuno de aŭgusto. Sur la tereno de la provinco Gangsu la ĉielo estas alta kaj la aero freŝa, kaj ĉie montriĝas vigleco kaj viveco. Je ĉ. la 10a horo, Xi Jinping venis en veturilo al iu bazo de la aera armeo. En varma aplaŭdado Xi Jinping afable renkontiĝis kun oficiroj de lokaj trupoj kaj estis fotita kun ili.

Ĉi tie Xi Jinping inspektis postenojn, en kiuj soldatoj deĵoris. Li aŭskultis rilatajn raportojn kaj informiĝis pri la stato de trejnado kaj pri la batalpreteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin