Inaŭguriĝis la 12a Ĉina-Nordorientazia Ekspozicio en Changchun

(GMT+08:00) 2019-08-23 20:36:45     Redaktoro:Xiong

La 23an de aŭgusto la 12a Ĉina-Nordorientazia Ekspozicio kaj samtempe la 10a Altnivela Forumo por Nordorientazia Kunlaboro inaŭguriĝis en Changchun de la provinco Jilin. Hu Chunhua, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vicĉefministro ĉeestis la malferman ceremonion kaj voĉlegis la gratulleteron kaj salutmesaĝon de prezidanto Xi Jinping.

Hu Chunhua diris, ke la gratulletero de prezidanto Xi Jinping alte taksas la vivecon de la nordorienta Azio en evoluado kaj montras, ke la kunlaboro en la Zono kaj Vojo estas granda ŝanco por disvolviĝado de la regiono, kaj ke plifortigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj ĉiuj landoj de la nordorienta Azio en ekonomio kaj komerco utilas al ĉiuj koncernaj partioj.

Hu Chunhua substrekis, ke malfermo al la ekstera mondo estas baza politiko de Ĉinio. Ĉinio pluapaŝe malfermas la merkaton, protektas la investon de eksterlandaj komercistoj, kaj gardas intelektan proprieton. Pli malfermema kaj pli prospera Ĉinio nepre kreos pli da komercaj ŝancoj al firmaoj el ĉiuj landoj de la nordorienta Azio kaj de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin