Xi emfazis malriĉec-redukton, altkvalitan disvolvadon kaj mediprotekton

(GMT+08:00) 2019-08-23 11:34:22     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis klopodojn por antaŭenpuŝi malriĉec-redukton, akceli altkvalitan disvolvadon, plifortigi protekton de medio kaj certigi kaj plibonigi bonfarton de la popolo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum sia inspektvojaĝo al la ĉina nordokcidenta provinco Gansu de lundo ĝis ĵaŭdo.

Dum la vojaĝo, Xi alvokis fidon, novigon, konkretajn agojn kaj solidarecon por konstruado de bela kaj prospera Gansu.

Lunde matene dum vizito al la grotaro Mogao en Dunhuang, Xi emfazis klopodojn transdoni la mondan kulturan heredaĵon de generacio al generacio. En la Akademio Dunhuang, Xi diris, ke la kulturo Dunhuang estas rezulto de la longtempaj kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter la ĉina civilizacio kaj aliaj civilizacioj, kaj alvokis pliajn klopodojn por kulturaj interŝanĝoj.

En ĉevalbredejo en Shandan, Xi observis la paŝtejon kaj paŝtadon de ĉevaloj kaj aŭdis raporton pri la ekologia protekto de la montaro Qilian. Xi emfazis la rolon de mediprotekto en altkvalita disvolvado, realigo de konvena ekvilibro de la rilato inter produktado kaj medio, aktiva disvolvado de ekologiaj kaj daŭrigeblaj industrioj kaj pli bona protekto de la herbejaj resursoj.

Ĵaŭde post aŭskulto de raporto pri laboro de provincaj oficialuloj, Xi emfazis la bezonon intensigi la batalon kontraŭ malriĉeco kaj turni la fokuson al la kampoj de ekstrema malriĉeco. Li diris, ke problemoj devas esti solvitaj vilaĝo post vilaĝo kaj persono post persono por rompi la lastan bastionon de malriĉeco.

Xi parolis ankaŭ pri la bezono antaŭenigi provizflankan strukturan reformon, plifortigi infrastrukturajn retojn, transformi tradiciajn industriojn, nutri emerĝantajn industriojn, kaj firmigi la fundamenton por altkvalita disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin