Sud-Koreio decidis fini dividon de militaj informoj kun Japanio

(GMT+08:00) 2019-08-23 13:41:33     Redaktoro:Yu

La sud-korea prezidentejo Blua Domo diris ĵaŭde, ke ĝi decidis nuligi la dividon de militaj informoj kun Japanio meze de la komerca kverelo inter la du landoj.

Kim Hyun-chong, vicdirektoro de la Nacia Sekureca Oficejo (NSO) de la Blua Domo, diris en gazetara konferenco, ke la registaro decidis fini la Interkonsenton pri Ĝenerala Sekureco de Milita Informo, dirante, ke ĝi sciigos la japanan registaron pri la decido per diplomatiaj kanaloj.

Sud-Koreio kaj Japanio subskribis Interkonsenton pri Ĝenerala Sekureco de Milita Informo en novembro de 2016 por dividi militajn informojn pri nukleaj kaj misilaj programoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

La interkonsento estis aŭtomate renovigita ĉiujare. Se unu el la du partioj volas nuligi la pakton, la partio devas sciigi la alian pri sia intenco antaŭ 90 tagoj. La ĉi-jara limdato por sciigoj falas en la 24a de aŭgusto.

Informiĝinte pri la sud-korea decido, japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono diris, ke la decido de Sud-Koreio estas kompleta misjuĝo pri regiona sekureca medio, kaj li bedaŭras tion. Li aldonis, ke Sud-Koreio ne volis renovigi la interkonsenton pro tio, ke Japanio severigis la regadon de eksporto al ĝi. Sed la du demandoj estas tute senrilataj, kaj la japana flanko ne akceptas tian motivon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin