Sendito: Estas neakcepteble preni Ĉinion kiel pretekston por retiro de Usono el TMNF

(GMT+08:00) 2019-08-23 13:42:28     Redaktoro:Yu

Ĉina sendito diris ĵaŭde, ke estas neakcepteble preni Ĉinion kiel pretekston por retiro de Usono el la Traktato pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj (TMNF), kiu finiĝis la 2an de aŭgusto, post kiam Usono oficiale retiriĝis el ĝi.

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en urĝa kunveno de la Sekureca Konsilio sub ero de la tagordo "minacoj al internaciaj paco kaj sekureco". Zhang diris, ke estas neakcepteble uzi Ĉinion kiel pretekston por retiro el la traktato, kaj Ĉinio rifuzas la senbazan akuzon de Usono. Ĉinio senŝanceliĝe sekvas naciadefendan politikon, kiu estas defensiva en naturo, kaj la nuklea strategio de Ĉinio por memdefendo estas tute travidebla kaj ĝia nuklea politiko estas alte respondeca. Li akcentis, ke la nuklea arsenalo de Ĉinio estas ekstreme limigita, kaj ĝi ne minacas internaciajn pacon kaj sekurecon.

Rusio, kun subteno el Ĉinio, petis okazigi la kunvenon pro la malstabiliga influo de la lastatempa krozmisila provo de Usono.

La usona Ministerio de Defendo lunde konfirmis, ke ĝi provpafis terbazitan krozmisilon, kiu trafis sian difinitan celon post flugo de pli ol 500 kilometroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin