Xi sendis gratulan leteron al 12a Ĉina-Nordorientazia Ekspozicio

(GMT+08:00) 2019-08-23 13:44:22     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la 12a Ĉina-Nordorientazia Ekspozicio, kiu malfermiĝis vendrede en Changchun, ĉefurbo de la ĉina nordorienta provinco Jilin.

Xi diris en sia letero, ke Nordorient-Azio estas unu el la plej viglaj regionoj de la mondo. Komuna konstruado de la Zono kaj Vojo aldonis novan energion al vastigo kaj profundigo de regiona kunlaboro.

Xi emfazis, ke nun akumuliĝas favoraj kondiĉoj por nordorient-azia kunlaboro. Ĉi-jare la ekspozicio sub la temo "akceli Reciprokan fidon kaj kunlaboron, krei belan estontecon de Nordorient-Azio" reflektas la aspiron de ĉiuj flankoj al regiona prospero. Li aldonis, ke li esperas, ke reprezentantoj de registaroj, institucioj kaj entreprenoj el diversaj landoj bone uzos tiun ĉi platformon por starigi konsenton, antaŭenigi kunlaboron, pliigi rezultojn kaj kune krei belan estontecon de Nordorient-Azio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin