Novaĵoj (Aŭgusto 23)

(GMT+08:00) 2019-08-23 17:09:52     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23a de aŭgusto, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi sendis gratulan leteron al la 12a Ĉina-Nordorientazia Ekspozicio; Ĉinio ĵuris preni kontraŭrimedojn, se Usono metos novajn tarifojn sur ĉinajn varojn. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la 12a Ĉina-Nordorientazia Ekspozicio, kiu malfermiĝis vendrede en Changchun, ĉefurbo de la ĉina nordorienta provinco Jilin.

Xi diris en sia letero, ke Nordorient-Azio estas unu el la plej viglaj regionoj de la mondo. Komuna konstruado de la Zono kaj Vojo aldonis novan energion al vastigo kaj profundigo de regiona kunlaboro.

Xi emfazis, ke nun akumuliĝas favoraj kondiĉoj por nordorient-azia kunlaboro. Ĉi-jare la ekspozicio sub la temo "akceli Reciprokan fidon kaj kunlaboron, krei belan estontecon de Nordorient-Azio" reflektas la aspiron de ĉiuj flankoj al regiona prospero.

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis klopodojn por antaŭenpuŝi malriĉec-redukton, akceli altkvalitan disvolvadon, plifortigi protekton de medio kaj certigi kaj plibonigi bonfarton de la popolo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum sia inspektvojaĝo al la ĉina nordokcidenta provinco Gansu de lundo ĝis ĵaŭdo.

Dum la vojaĝo, Xi alvokis fidon, novigon, konkretajn agojn kaj solidarecon por konstruado de bela kaj prospera Gansu. Lunde matene dum vizito al la grotaro Mogao en Dunhuang, Xi emfazis klopodojn transdoni la mondan kulturan heredaĵon de generacio al generacio. En la Akademio Dunhuang, Xi diris, ke kulturo Dunhuang estas rezulto de la longtempaj kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter la ĉina civilizacio kaj aliaj civilizacioj, kaj alvokis pliajn klopodojn por kulturaj interŝanĝoj.

En ĉevalbredejo en Shandan, Xi observis la paŝtejon kaj paŝtadon de ĉevaloj kaj aŭdis raporton pri la ekologia protekto de la montaro Qilian. Xi emfazis la rolon de mediprotekto en altkvalita disvolvado, realigo de konvena ekvilibro de la rilato inter produktado kaj medio, aktiva disvolvado de ekologiaj kaj daŭrigeblaj industrioj kaj pli bona protekto de la herbejaj resursoj.

La ĉina Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke la lando prenos kontraŭrimedojn, se Usono metos novajn aldonajn tarifojn sur ĉinajn varojn. Tio estis reago al Usono, post kiam ĝi minacis kolekti 10-procentan aldonan tarifon de ĉinaj importaĵoj kun la valoro de ĉirkaŭ 300 miliardoj da usonaj dolaroj.

Gao Feng, proparolanto de la Ministerio de Komerco diris en gazetara konferenco, "La pozicio de Ĉinio estas konsekvenca kaj klara. Estas neniu gajninto en komerca milito. Ĉinio ne volas fari komercan militon, tamen ĝi ne timas, kaj ĝi batalos, se estos necese." Gao diris, ke Usono anoncis planon prokrasti la altigon de tarifoj sur iuj ĉinaj varoj, tamen iu ajn nova altigo de tarifoj fare de Usono kaŭzos eskaladon de komercaj konfliktoj unuflanke. Se Usono agos arbitre, Ĉinio prenos kontraŭrimedojn. Li diris, ke la tarifaj rimedoj difektos la interesojn de Ĉinio kaj Usono, kaj ankaŭ eble havos recesian efikon sur la tutmonda ekonomio.

Ĉina sendito diris ĵaŭde, ke estas neakcepteble preni Ĉinion kiel pretekston por retiro de Usono el la Traktato pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj (TMNF), kiu finiĝis la 2an de aŭgusto, post kiam Usono oficiale retiriĝis el ĝi.

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en urĝa kunveno de la Sekureca Konsilio sub ero de la tagordo "minacoj al internaciaj paco kaj sekureco". Zhang diris, ke estas neakcepteble uzi Ĉinion kiel pretekston por retiro el la traktato, kaj Ĉinio rifuzas la senbazan akuzon de Usono. Ĉinio senŝanceliĝe sekvas naciadefendan politikon, kiu estas defensiva en naturo, kaj la nuklea strategio de Ĉinio por memdefendo estas tute travidebla kaj ĝia nuklea politiko estas alte respondeca. Li akcentis, ke la nuklea arsenalo de Ĉinio estas ekstreme limigita, kaj ĝi ne minacas internaciajn pacon kaj sekurecon.

Ĵaŭde en Moskvo okazis la 8a dialogo de ĉina kaj rusa ministroj pri financo. Ĉina ministro pri financo Liu Kun kaj rusa unua vicĉefministro kaj financa ministro Anton Siluanov kunprezidis la dialogon. La du flankoj faris profundajn diskutojn pri makroekonomiaj situacio kaj politiko, rilato inter centraj kaj lokaj aŭtoritatoj, kunlaboro inter lokaj registaroj de la du landoj, kunlaboro pri superrigardo de kontado kaj kontkontrolo, gravaj demandoj de financa kunlaboro, kaj internacia kunlaboro pri financado por translanda mildigo kaj prevento de katastrofoj, kaj atingis konsenton pri pluraj temoj.

La sud-korea prezidentejo Blua Domo diris ĵaŭde, ke ĝi decidis nuligi la dividon de militaj informoj kun Japanio meze de la komerca kverelo inter la du landoj.

Kim Hyun-chong, vicdirektoro de la Nacia Sekureca Oficejo (NSO) de la Blua Domo, diris en gazetara konferenco, ke la registaro decidis fini la Interkonsenton pri Ĝenerala Sekureco de Milita Informo, dirante, ke ĝi sciigos la japanan registaron pri la decido per diplomatiaj kanaloj.

Sud-Koreio kaj Japanio subskribis Interkonsenton pri Ĝenerala Sekureco de Milita Informo en novembro de 2016 por dividi militajn informojn pri nukleaj kaj misilaj programoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Franca prezidento Emmanuel Macron ĵaŭde diris, ke la Eŭropa Unio (EU) kaj Britio eble povas trovi solvon en 30 tagoj por evitigi ĝin retiriĝi el la EU sen interkonsento.

Ĵaŭde, post la tagmanĝo kun brita ĉefministro Boris Johnson en la Elizea Palaco, Macron diris en gazetara konferenco, ke la du flankoj eble trovos bonan solvon al la dorna problemo pri irlanda landlimo en la interkonsento pri retiro de Britio el la EU, sed iu ajn solvo ne devas esti malproksima de la fundamentoj, kiuj jam estis interkonsentitaj. Li emfazis, ke ili ne traktados pri nova interkonsento dum 30 tagoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin