Abe urĝis Sud-Koreion teni sian promeson kaj normaligi japana-sudkoreajn rilatojn

(GMT+08:00) 2019-08-24 14:14:54     Redaktoro:Yu

Japana ĉefministro Shinzo Abe diris vendrede, ke li urĝos plu Sud-Koreion teni sian promedon kaj normaligi rilatojn inter la du landoj.

Estis raporto, ke la sud-korea prezidentejo Blua Domo diris ĵaŭde, ke ĝi decidis nuligi la dividon de militaj informoj kun Japanio meze de la komerca kverelo inter la du landoj. Responde al ĉi-rilata demando, Abe diris al raportistoj, ke Japanio reagos ĉiam laŭ la nordorient-azia sekureca medio kaj la principo garantii kunlaboron de Japanio, Usono kaj Sud-Koreio, kaj plifortigos kunlaboron kun Usono por certigi regionajn pacon kaj stabilecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin