Diplomatoj el sep landoj vizitis Xinjiang

(GMT+08:00) 2019-08-24 15:06:22     Redaktoro:Yu

Ambasadoroj kaj senditoj el sep landoj vizitis Xinjiang-an Ujguran Aŭtonoman Regionon de la 19a ĝis la 21a de aŭgusto laŭ invito de la regiona registaro.

La diplomatoj el Laoso, Kamboĝo, Filipinoj, Nepalo, Srilanko, Barejno kaj Niĝerio vizitis la urbojn Urumĉio kaj Turpano, konante la ekonomian kaj socian disvolviĝon de la regiono. Ili pozitive taksis la klopodojn, kiujn faris la ĉina registaro por akceli lokan ekonomian disvolviĝon kaj plibonigi la popolan vivtenon, protekti la liberecon de religiaj kredoj de civitanoj, bati kaj antaŭgardi terorismon laŭ la leĝo, dirante, ke la sukcesa sperto de Xinjiang estas lerninda.

Xinjiang estas ŝlosila batalkampo en la batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo en Ĉinio. Dum longa tempo la "tri fortoj" de terorismo, separismo kaj ekstremismo" enlande kaj eksterlande komplotis kaj organizis milojn da perfortaj terorismaj agadoj kaj grave damaĝis la stabilecon, solidarecon kaj progreson de Xinjiang, tretante la bazajn homajn rajtojn pri vivo, sano, proprieto kaj disvolviĝo de la homoj en la regiono.

En la Internacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro de Xinjiang, la diplomatoj rigardis ekspozicion pri gravaj terorismaj kazoj en la regiono.

Baba Ahmad Jidda, ambasadoro de Niĝerio al Ĉinio, diris, ke Niĝerio multe suferis de terorismo en la pasintaj jaroj, kun eksplodoj, atakoj kaj krimbruligo ankoraŭ okazantaj ĉiutage.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin