Ĉefadministranto de HSAR alvokis dialogon por solvi problemojn

(GMT+08:00) 2019-08-24 19:01:39     Redaktoro:Yu

Ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) Carrie Lam sabate alvokis dialogon, atentigante, ke daŭrigi batalon ne estas la eliro.

Lam faris la alvokon en sia paĝo en la socia retejo Facebook koncerne la nunan situacion en Honkongo.

Ŝi faris la alvokon, post kiam ŝi invitis grupon da homoj, kiuj serĉas solvi la nunan situacion, kunveni sabate matene en la Registara Domo, la oficiala loĝejo de la ĉefadministranto de la HSAR, por dividi siajn ideojn pri kiel konstrui platformon por dialogo. Ŝi diris, ke ŝi tre dankas ilin pro ilia volo eniri la Registaran Domon en la malfacial momento kaj helpi ilin trovi eliron por la socio. Ŝi aldonis, ke ŝi ne atendas, ke la dialogo facile rompos la mortan vojon aŭ liveros solvojn al la problemoj, tamen daŭrigi batalon ne estas la eliro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin