Franca prezidento alvokis eviti komercan militon

(GMT+08:00) 2019-08-25 13:54:01     Redaktoro:祃璟琳

Sabate antaŭ inaŭguro de la pintkunveno de la Grupo 7, franca prezidento Emmanuel Macron faris parolon, dirante ke unu el ĉeftemoj de la pintkunveno estas tutmonda ekonomio kaj komerco, alvokante eviti la komercan militon.

Macron esperas, ke gvidantoj de la Grupo 7 konsicios, ke streĉa situacio, precipe la streĉeco de komerco malutilas al la tuta mondo. Li diris, ke ni devas sin dediĉi al malstreĉigo de la situacio, eviti komercan militon kaj revigligi tutmondan ekonomian kreskon.

Lastatempe eskaladiĝis la streĉeco de komerco inter Francio kaj Usono kaŭze de cifera imposto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin