Estas unuflanka deziro devigi usonajn entreprenojn retiriĝi el Ĉinio per administraj rimedoj

(GMT+08:00) 2019-08-25 18:21:13     Redaktoro:祃璟琳

Responde al aldono de 10-procentaj tarifoj sur ĉinaj importaĵoj kun la valoro de ĉirkaŭ 300 miliardoj da usonaj dolaroj fare de Usono, la 23an de aŭgusto Ĉinio devigite publikigis kontraŭrimedojn. Pri tio iuj de Usono ordonis usonajn entreprenojn sin retiri el Ĉinio kaj serĉi anstataŭigan projekton aŭ fari produktadon en Usono. Tiuj asertoj suferis ĝeneralan oponon de usona ekonomia rondo.

Post eksplodo de la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, iuj usonanoj kelkfoje ordonis usonajn entreprenojn "kiel eble plej frue sin retiri" el Ĉinio. Efektivigi protektismon per administraj rimedoj ne nur serioze intervenis en liberan administradon de usonaj entreprenoj, sed ankaŭ detruos la tutmondan ekonomian ordon.

Lastatempe usona Nacia Federacio De Detalado publikigis deklaron, akcentante, ke serĉi anstataŭigan originon estas longa kaj multkosta procezo, estas nereala ke usonaj detalistoj forlasis la duan mondan ekonomion, la entreprenado en Ĉinio vastigis la eksterlandan merkaton de usonaj detalistoj kaj aliflanke multigis ŝancon al usonaj laborantoj, entreprenoj kaj konsumantoj. Usona Ĉambro de Komerco diris, ke investado de usonaj entreprenoj en Ĉinio utilas al la du popoloj kaj ĝi esperas, ke Ĉinio kaj Usono revenos al intertraktado kiel eble plej frue.

Nun la ĉina ekonomio turniĝis al altkvalita disvolvado kaj leviĝis ĝia pozicio en tutmonda produkta ĉeno kaj valora ĉeno. Sekve de leviĝo de ekonomia tranformiĝo kaj politikaj avantaĝoj, estas neimagebla la sinteza konkurenckapablo de Ĉinio en allogo de ekstera investado.

Ĉinio havas la superan merkaton de 1,4 miliardoj da loĝantoj, pligrandiĝantan mezklasan amason, altkvalitajn laborfortojn, modernan infrastrukturan reton kaj la monde plej kompletan specon de fabrika industrio. Ĉinio grandmezure malaltigis permeson de ekstera kapitalo kaj fortigis protektadon de intelekta proprieto.

Dank' al la menciitaj kialoj, en la unuaj 7 monatoj de la kuranta jaro, kiam la ekstera rekta investo de la mondo malaltiĝis en sinsekvaj tri jaroj, la nombro de nove establitaj entreprenoj investitaj de ekstera kapitalo en Ĉinio superis 240 mil, la aktuala uzata ekstera kapitalo kalkuliĝis al 533,14 miliardoj da juanoj, pliiĝante je 7,3% samperiode.

Aldono de tarifoj ne devigis usonajn entreprenojn en Ĉinio, sed strikigos industrian kavigadon de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin