Ĉinio starigos ses provincnivelajn liberkomercajn zonojn

(GMT+08:00) 2019-08-27 12:31:03     Redaktoro:Selena

Ĉinio lunde deklaris, ke ĝi starigos ses provincnivelajn liberkomercajn zonojn de Shandong, Jiangsu, Guangxi, Hebei, Yunnan kaj Heilongjiang. Tio estas alia grava agado de Ĉinio en konstruado de liberkomercaj zonoj post malfermiĝo de la nova regiono Lingang de la Ŝanhaja Eksperimenta Liberkomerca Zono antaŭ nelonge. Wang Shouwen, ĉina vicministro pri komerco kaj vicreprezentanto por internacia komerca intertraktado, diris, ke novaj liberkomercaj zonoj substrekos provojn de diferenciga reformo laŭ propraj kondiĉoj por pli larĝa malfermo.

Wang diris, ke tiuj liberkomercaj zonoj, bazitaj sur propraj regionaj avantaĝoj, profundigos ekonomian kaj komercan kunlaboron kun najbaraj landoj kaj regionoj por pli bone servi al la ĝenerala situacio de malfermo. Li aldonis, ke la Guangxi-a Liberkomerca Zono konstruos novan internacian ter-maran komercan kanalon kaj antaŭenigos disvolvadon de translandlima komerco, translandlima loĝistika servo kaj kunlaboro de translandlimaj laborservoj. La Heilongjiang-a Liberkomerca Zono plu vastigos kunlaboron kun Rusio kaj aktive faciligos eliron kaj eniron de personoj kaj entreprenoj. La Hebei-a Liberkomerca Zono subtenos malfermon kaj disvolvadon de industrioj de biomedicino kaj homa sano.

Post starigo de la Ŝanhaja Liberkomerca Zono en 2013, la nombro de liberkomercaj zonoj en Ĉinio kalkuliĝis al 18. Preskaŭ ĉiuj marbordaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj havas siajn liberkomercajn zonojn. Spertoj de tiuj liberkomercaj zonoj estis disvastigitaj en Ĉinio por akceli pli larĝan malfermon.

Antaŭ unu semajno, Ĉinio publikgis dokumenton pri konstruo de la suda urbo Shenzhen kiel eksperimenta demonstra regiono de socialismo kun ĉinaj trajtoj. La konstruado de la demonstra regiono, malfermiĝo de la nova regiono Lingang de la Ŝanhaja Eksperimenta Liberkomerca Zono kaj starigo de ses provincnivelaj liberkomercaj zonoj montras firman fidon kaj kredon de Ĉinio pri profundigo de reformo kaj plivastigo de malfermo. Cetere ili ludos gravan gvidan rolon por transformado kaj ĝisdatigo de la ĉina ekonomio.

Samtempe la reformo kaj malfermo de Ĉinio alportas novajn oportunojn al la mondo. Laŭ raporto publikigita de Tutgloba Instituto de Mckinsey, de 2000 ĝis 2017, la indico de ampleksa dependeco de la monda ekonomio sur la ĉina ekonomio pliiĝis de 0,4% ĝis 1,2%. Lastatempe la retejo Nihon Keizai Shimbun publikigis artikolon, dirante, ke nun ĉirkaŭ 70 landoj kaj regionoj prenas Ĉinion kiel tri plej gravajn cellokojn de sia eksportado, kio signifas, ke pli ol triono de 200 landoj kaj regionoj de la mondo elektas Ĉinion kiel la "ĉefan klienton". Reage al protektismo de iuj landoj en la nuna situacio, Ĉinio montras sian sintenon per rimedoj de pli firma malfermo: subteni ekonomian tutmondiĝon, bonvenigi investantojn el diversaj landoj kaj dividi oportunojn de disvolvado en la nova epoko kune kun aliaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin