Ĉina prezidanto intervidiĝis kun uzbeka ĉefministro

(GMT+08:00) 2019-08-29 12:07:14     Redaktoro:Xiong

Merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun uzbeka ĉefministro Abdulla Aripov.

Xi montris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Uzbekio realigis transpaŝan disvolviĝon pro la ŝlosila punkto, ke la du flankoj ĉiam observas spiriton de najbara amikeco kaj interhelpo, ĉiam persistas en principon de reciprokaj respekto, egaleco kaj reciproka profito, kaj ĉiam sekvas ideojn de amikeco dum generacioj kaj komuna disvolviĝo.

Aripov diris, ke Ĉinio estas la plej proksima kaj fidinda partnero. Uzbekio kune kun Ĉinio firme plenumos la gravan konsenton atingitan de la dulandaj ŝtatestroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin