Du poemoj de Wang Zhihuan (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-08-29 16:49:09     Redaktoro:Li

登鹳雀楼(王之涣)

Suprengrimpi sur la Turon de Cikonioj1

Wang Zhihuan

Esperantigita de Wang Dayou

La subiranta suno jam kuŝas sur la montoj,

La Flava Rivero rapide sin ĵetas en la maron.

Se vi deziras havi pli vastan vidon,

suprengrimpu sur etaĝon ankoraŭ pli altan.

1La Turo de Cikonioj: ĝi staris sudokcidente de la nuna gubernio Yongji en la provinco Shanxi. En tiu ĉi poemo la aŭtoro kunfandis la vidaĵon antaŭ siaj okuloj kun la scenoj en sia imago kaj kun sia pozitiva filozofio pri la vivo, kaj sekve ĝi estas sur ĉies lipoj.

Pri la poeto:

Wang Zhihuan (688—742). Lia adoltiĝa nomo estas Jiling. Li estis indiĝeno de Jinyang (la nuna Taiyuan de la provinco Shanxi). Li vivis en la prospera periodo de la dinastio Tang kaj servis kiel asistanto ĉe la guberniestro de Wen'an. Nun ekzistas nur ses el liaj poemoj, kiuj estas konsiderataj esti inter la plej belaj landlimaj poeziaĵoj. Multaj el liaj poemoj estis muzikigitaj kaj ofte kantataj de gekantistoj.

登鹳雀楼

王之涣(唐)

白日依山尽,黄河入海流。

欲穷千里目,更上一层楼。

凉州词(王之涣)

Kanto pri Liangzhou1

Wang Zhihuan

Esperantigita de Wang Dayou

En la malproksimo la Flava Rivero fluas alte inter la blankaj nuboj;

Nur unu urbo izolita sin trovas meze de la masivaj montoj.

Neniu saliko vidiĝas, kial do la tatara fluto plendas al ĝi?2

La zefiro printempa ja neniam blovas transen de la pasejoYumen3.

1Liangzhou: la nomo de kanto populara en la Muzika Konservatorio (registara oficejo kreita dum Han-dinastio por kolekti popolkantojn kaj ilian muzikon por kortegaj ceremoniaj okazoj). Tiu ĉi poemo estas la teksto de la kanto.

2Tiu ĉi verso spegulas la malkontentecon de la soldatoj, kiuj estis tenataj trans la landlimo tro longatempe.

3La pasejoYumen sin trovas en Dunhuang de la provinco Gansu. Ĉe la rando de la granda dezerto, ĝi estis pordego al la Centra Azio, kaj ankaŭ milita fortreso. En la lastaj du versoj de la originalo sin trovas sugestoj de la aŭtoro. Laŭ la kutimo dum la dinastio Tang, oni kutime sendis derompitan salikan branĉeton al kara persono, kiu estis preta vojaĝi al malproksimen por esprimi profundan senton ĉe la disiĝo. La "Derompo de Salika Branĉeto" estis melodio plena de disiĝ-malgajo. Sekve la sugestoj de la lastaj du versoj estas: sen saliko oni ne povis esprimi la malĝojon ĉe disiĝo por la soldatoj kaj oficiroj, kaj tamen la malgaja melodio ludata de la tatara fluto faris ilian internan aflikton pli kaj pli forta.

凉州词

王之涣(唐)

黄河远上白云间,一片孤城万仞山。

羌笛何须怨杨柳,春风不度玉门关。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin