Ĉinio kapablas digesti influon de komerca konflikto

(GMT+08:00) 2019-08-29 19:08:30     Redaktoro:Yu

Fronte al la triaj kontraŭrimedoj devigite prenitaj de Ĉinio, iuj de la usona flanko minacis refoje altigi tarifojn sur ĉinaj importaĵoj, intencante per maksimuma premado devigi Ĉinion fari kompromison. Evidente, la usona flanko refoje misjuĝis la volon kaj kapablon de Ĉinio. Por protekti kernajn interesojn de la nacio kaj fundamentajn interesojn de la popolo, Ĉinio havas nedetrueblan volon. Ĝi kapablas digesti malfavoran influon de la komerca konflikto kun Usono.

En la pasinta pli ol unu jaro, fronte al la senĉese eskaladita komerca konflikto, Ĉinio estis devigita trifoje prenis kontraŭrimedojn, kiuj estas necesajn por protekti siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn kaj konservi multflankan komercan sistemon kaj internaciajn regulojn. La ĉina flanko kelkfoje emfazis, ke estas neniu gajninto en komerca milito. Ĉinio ne volas komenci komercan militon, sed ĝi ne timas ian ajn komercan militon. Usono ĉiam svingis la bastonon de tarifo kun la iluzio devigi Ĉinion fari kompromison, sed ĉiufoje ĝi misjuĝis la firman volon de Ĉinio pri reago.

Sed iuj de la usona flanko estis obseditaj de komerca hegemonio por siaj propraj profitoj kaj daŭrigis maksimuman premadon kontraŭ Ĉinio. Ĉinio montris tre klaran sintenon, ke ĝi rezolute prenos kontraŭrimedojn por proteskti siajn justajn rajtojn kaj interesojn, se la usona flanko arbitre efektiivgos planitajn tarifojn.

Estis misjuĝo pri la reaga kapablo de Ĉinio, ke iuj de la usona flanko ĉiam uzis tarifojn por subpremi Ĉinion. Ignorante la kvanton kaj rapidan disvolviĝon de la ĉina ekonomio kaj forton de Ĉinio inter ĉefaj ekonomioj de la mondo, iuj usonanoj ne povas sin liberigi el la iluzio de la ekonomia "recesio" de Ĉinio. Fakte la granda potencialo de la ĉina ekonomio estas firma apogilo de la rezoluta reago de Ĉinio al la komerca hegemonio de Usono.

Iuj de la usona flanko fojfoje misjuĝis la situacion, senbride tretis la multflankan komercan sistemon kaj praktikis komercan hegemonion. La rezultoj de tia konduto vundos aliajn kaj ankaŭ malutilos al Usono mem. La ĉina flanko refoje avaertas ilin ne plu misjuĝi la volon kaj kapablon de Ĉinio pri firma reago.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin