Ĉinio kaj Filipinoj establos komunan gvidkomitaton pri olegasa kunlaboro

(GMT+08:00) 2019-08-30 13:20:28     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Filipinoj anoncis ĵaŭde, ke ili starigos interregistaran komunan gvidkomitaton pri olegasa kunlaboro.

La anonco estis farita en gazetara komunikaĵo publikigita post la renkontiĝo inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vizitanta filipina prezidento Rodrigo Duterte.

La du flankoj starigos ankaŭ laborgrupon inter koncernaj entreprenoj de la du landoj pri olegasa kunlaboro.

La rimedoj celas antaŭenigi komunan esploradon de nafto kaj gaso por realigi esencan progreson en frua dato. La starigo de du novaj organoj realiĝis laŭ multaj dokumentoj, inkluzive de interregistara memorando de kompreno pri ekspluatado de nafto kaj gaso, kiuj estis subskribitaj en novembro.

En la renkontiĝo kun sia filipina paralelulo Duterte, ĉina prezidanto Xi diris, ke la Kondutkodo en la Suda Ĉina Maro estas pionira entrepreno en starigo de reguloj kaj reglamentoj en la Suda Ĉina Maro, kaj Ĉinio kaj Filipinoj devos sin dediĉi al la adopto de la kondutkodo en 2021 aŭ eĉ pli frue.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin