Demandoj ne povas esti solvitaj per eskalado de komerca konflikto

(GMT+08:00) 2019-08-30 20:11:19     Redaktoro:Yu

Lastatempe iuj de la usona flanko anoncis efektivigi aldonajn tarifojn sur ĉinaj importaĵoj en kelkaj fazoj, kio eskaladis la komercan konflikton inter la du lando. La konduto,kiu deviis de la racia vojo, ne helpas solvi demandojn, ne utilas al ambaŭ landoj nek konformas al interesoj de mondaj popoloj.

En la pasinta pli ol unu jaro, por protekti siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn, Ĉinio estis devigita trifoje prenis komercajn kontraŭrimedojn en firma kaj racia maniero. Pro tio, ke la leviĝantaj riskoj de komerca milito pliigas negativan influon sur la du landoj kaj eĉ sur la tuta mondo, la ĉina flanko opinias, ke la plej urĝa afero estas nuligi pliajn aldonajn tarifojn sur ĉinaj importaĵoj kun la valoro de 550 miliardoj da usonaj dolaroj kaj malebligi pluan eskaladon de la komerca konflikto.

Donitaĵoj montris, ke en la dua trimestro, la kresko de la malneta enlanda produkto de Usono falis ĝis 2,1%. La kresko estis multe malpli rapida ol tiu de 3,1% en la unua trimestro. Estis evidente, ke la ekonomia kresko de Usono malrapidiĝis dum la komerca milito. Samtempe, la aldonaj tarifoj perdigis aŭ perdigas al usonaj farmistoj la plej grandan eksport-merkaton de Ĉinio. Estis raportoj, ke ĉi-jare milo da usonaj farmistoj petis bankroton. Krome, la altaj tarifoj sur ĉinaj produktoj estis turnitaj en ŝarĝon de usonaj aĉetistoj kaj konsumantoj kaj altigis la enlandan ekonomian koston de Usono. Usona eksministro pri financo Lawrence H. Summers diris, ke la tarif-milito de Usono kontraŭ Ĉinio estas kondamnita al malsukceso, kaj pro tio usonaj kompanioj perdos siajn anticipitajn profitojn de mil miliardoj da usonaj dolaroj.

Ĉinio kaj Usno etsas la du plej grandaj ekonomioj de la mondo, kaj iliaj interesoj estas strikte interplektitaj. Tial kunlaboro estas la plej bona elekto por ambaŭ, kaj solvado de demandoj per konsiliĝo estas la ĝusta vojo. La ĉina flanko firme oponas komercan militon kaj ĉiam volas solvi demandojn per konsiliĝo kaj kunlaboro en trankvila kaj racia maniero. Ĉinio esperas, ke iuj de la usona flanko revenos al la vojo de racia solvado de la demandoj kaj laboros kun la ĉina flanko surbaze de egaleco kaj reciproka respekto por serĉi solvon al la demandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin