Profesoro Zhang Weiwei: ne eblas sukceso de kolora revolucio en Hongkongo

(GMT+08:00) 2019-08-31 20:36:01     Redaktoro:Selena

En la lastaj du monatoj, eskaladiĝis perfortaj agadoj de protestantoj en Hongkongo, kio serioze influas normalan vivon de hongkonganoj kaj donas negativan impulson de la loka ekonomio.

Iuj okcidentaj politikistoj sinsekve faris paroladojn pri Hongkongo, intervenis en internajn aferojn de Ĉinio kaj eĉ interligis la demandon de Hongkongo kun la komerca intertraktado inter Ĉinio kaj Usono.

Profesoro Zhang Weiwei, direktoro de Instituto pri Ĉinio de Fudan-Universitato, diris dum intervjuo, ke tio estas rutino de la kolora revolucio, sed ne eblas sukceso en Hongkongo.

"Araba Printempo" okazis en 2011, kiam ekzistis multaj diverĝoj inter arabaj landoj. Tamen malantaŭ tio kuŝas iu grava kialo, t.e. interveno de specialaj fortoj de Usono.

Usonaj fortoj, kiaj demokratia fonduso kaj centra inteligenta agentejo influis tieajn junulojn per retaj kursoj, trejnis klerulojn per stipendio kaj kuraĝigis ilin lanĉi neperfortajn movadojn per tiel nomata preteksto de demokratio, ĉio ĉi tio kaŭzis renverson de regpotenco de arabaj landoj.

Kompreneble la "Araba Printempo" tuj sin turnis al "Araba Vintro", ĉar la okcidenta demokratio ne komformas al arabaj landoj, kio certe alportas malbonaĵojn.

Okcidentaj fortoj celas, per la "kolora revolucio", direkti malĝojojn de junuloj al la registaro de la Hongkonga Speciala Administracia Regiono , tamen la movado unue kaŭzis damaĝon de la loka ekonomio, kaj tio estis pli serioza ol tiu en la financa krizo en 2008. Cetere tio probable daŭros en longa tempo.

Iu usona oficisto diris, ke manifestacioj de Hongkongo estas favora al Usono, ĉar Usono povas premi Ĉinion dum la komerca intertraktado per la favora karto.

Kiam eksplodis "kolora revolucio" en Ukrainio, homoj portis flagojn de EU, Usono kaj Britio, ĉar ili estis subtenataj de organizoj de tiuj landoj. Cetere okcidentaj amaskomunikiloj diris, ke tio estis ilia memvola movado. Tio estas rutino de "kolora revolucio", kio akcentis, ke internaj diverĝoj kaŭzis la malordon.

Lastatempe protestantoj uzis bruligitajn bombojn kaj faris perforton al civitanoj el internaj lokoj de Ĉinio, kaj tio estas simptomoj de terorismo. Mi esperas, ke tio ne disvastiĝos. Tio estas averto, tre necese.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin