Xi Jinping intervidiĝis kun Horacio Muratore, prezidanto de IFK

(GMT+08:00) 2019-08-31 13:09:13     Redaktoro:Xiong

Vespere de la 30 de aŭgusto, en Pekino, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Horacio Muratore, prezidanto de la Internacia Federacio de Korbopilkado (IFK).

Xi Jinping diris, ke korbopilkado estas speco de sporto monde influhavanta kaj ankaŭ profunde ŝatata de la ĉinaj popolamasoj; Ĉinio donas grandan atenton al korbopilkado, aktive partoprenas en la internacia korbopilkado, kaj apogas korbopilkadon al kiu strebas IFK. Kaj Xi deziris, ke tiu ĉi Korbopilka Mondpokalo (KMP) estu neforgesebla kaj distingita sportsolenaĵo.

Horacio Muratore dankis prezidanton Xi Jinping pro lia ĉeesto de la malfermo de tiu ĉi KMP kaj la ĉinan registaron pro ĝia delonga subtenado al la laborado de IFK kaj laŭdis, ke Ĉinio faris elstaran preparadon por tiu ĉi KMP. Li diris, ke la Internacia Federacio de Korbopilkado havas intereson kunlabori kun Ĉinio kaj volas fari kontribuon por la evoluado de la ĉina korbopilkado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin