Xi Jinping ĉeestis la malfermon de la Korbopilka Mondpokalo 2019

(GMT+08:00) 2019-08-31 13:47:03     Redaktoro:Xiong

Vespere de la 30a de aŭgusto, en la sportejo Akvokubo en Pekino, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestis la malfermon de la Korbopilka Mondpokalo (KMP) de 2019.

Je 19:55 Xi Jinping, Horacio Muratore, prezidanto de la Internacia Federacio de Korbopilkado (IFK) kaj Andreas Zagklis, prezidento de Filipinoj, kune eniris en la olimpikan salonegon de la sportejo Akva Kubo.

En la laŭtaj aklamoj de retrokalkulado la malfermo komenciĝis. En sia salutparolado Horacio Muratore diris, ke la Korbopilka Mondpokalo de 2019 estas konkurso okazanta en plej multaj urboj, plej granda en mezuro kaj plej atentata, en la historio. Li donis altan takson kaj elkore dankis Ĉinion pro ĝia zorga preparado por tiu ĉi KMP. Kaj li kredis, ke tiu ĉi KMP certe estos kronita per sukceso kaj distingo.

Invitite de Muratore, prezidanto Xi Jinping deklaris: "La Korbopilka Mondpokalo 2019 de IFK estu malfermita!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin