Voĉo de Guangdong, Honkongo kaj Makao en la Grandgolfa Areo komencis sian elsendon

(GMT+08:00) 2019-09-01 14:11:04     Redaktoro:Xiong

Je la sepa horo en la unua de septembro la Voĉo de Guangdong, Honkongo kaj Makao en la Grandgolfa Areo, sub la Ĉina Komunika Grupo, oficiale komencis sian elsendon. Ĝi estas la unua ŝtatnivela radio de Ĉinio, ekskluzive direktita al Guangdong, Honkongo kaj Makao en la Grandgolfa Areo. Samtempe kun la radio ankaŭ la platformo de nova mediataro ekfunkciis.

La Voĉo de Guangdong, Honkongo kaj Makao en la Grandgolfa Areo kovras Honkongon, Makaon, la urbojn de Guangdong-provinco: Guangzhou, Shenzhen, Zhuhai, Foshan, Huizhou, Dongguan, Zhongshan, Jiangmen kaj Zhaoqing. La frekvencoj de la radio estas 101.2MHz kaj 1215KHz (mezlonga ondo). En ĉiu tago la elsendo daŭras dudek unu horojn. La radio servas ĉefe al la ricevantoj en la Grandgolfa Areo, aktuale komunikante la voĉojn de la centraj aŭtoritatoj, la ŝtatan strategian procezon de la Grandgolfa Areo de Guangdong, Honkongo kaj Makao, kaj la novajn praktikojn de la afero de "unu lando kaj du sistemoj".

Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de la Ĉina Komunika Grupo, ĉeestis la malferman ceremonion de la radio kaj faris gravan paroladon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin