Franca kaj irana prezidentoj telefone diskutis pri la irana nuklea problemo

(GMT+08:00) 2019-09-01 16:40:57     Redaktoro:Xiong

Novaĵa komunikaĵo, kiun en la 31a de aŭgusto la franca prezidentejo publikigis, diras, ke tiun tagon la franca prezidento Macron telefone interparolis kun la irana prezidento Rohani, kaj ili diskutis pri la irana nuklea problemo, la jemana konflikto kaj aliaj.

La komunikaĵo diras, ke en la telefona interparolo Macron substrekis, ke la nuna bona tendenco devas esti tenata, per dialogo mildigi la situacion, kaj por serĉi longan solvon de la problemo krei necesajn kondiĉojn. Kaj samtempe li refoje asertis, ke Irano devas plene plenumi la devojn por la Kompleta Interkonsento pri la Irana Nuklea Problemo kaj alpreni necesajn rimedojn por protekti la pacon kaj sekurecon en Mezoriento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin