Rakonto pri ĉino Ma Jin, kiu trejnis plonĝistojn en Meksiko

(GMT+08:00) 2019-09-03 08:36:19     Redaktoro:Ĝoja

Ma Jin (meze)

Ma Jin estas ĉina trejnisto de sporta plonĝado, kaj konata en Meksiko pro sia elstara trejnado al meksikaj sportistoj, ŝi estas titolita de meksikaj sportistoj "ĉina patrino". En la 30-a Somera Universiado julie en la kuranta jaro en la itala urbo Napolo, meksika plonĝa teamo, gvidata de Ma Jin, gajnis 4 orajn, 6 arĝentajn kaj 1 bronzan medalojn, kio estas la plej bona atingo de Meksiko en la historio de Universiado. Ĝis tiam sub gvidado de Ma Jin, la meksika teamo de sporta plonĝado jam gajnis 217 medalojn de internaciaj konkursoj. Karaj aŭskultantoj! Nun bonvole aŭskultu detalan rakonton pri Ma Jin.

En la jaro 2003 por helpi meksikan disvolvon de sporto, Ĉina Komisiono pri Sporto sendis 31 trejnistojn al Meksiko, kaj Ma Jin ĝuste estas unu el ili. Lastajn 16 jarojn ŝi kaj ŝia skipo faris elstaran kontribuadon al leviĝo de la sport-plonĝa nivelo de Meksiko kaj kulturis amason da mondnivelaj sportaj plonĝistoj, ekzemple "princino" Paola Espinosa. Tial la meksika sport-plonĝa teamo estas titolita "sonĝa teamo de Meksiko".

Intervjute, Ma Jin diris, ke estas ŝanco por ŝi trejnado en Meksiko. Konstitucio de meksikanoj tre taŭgas al sporta plonĝado, ankaŭ Meksiko havas longan historion pri sporta plonĝado. En la Londonaj Olimpikoj en 1948 meksika teamo gajnis medalojn de sporta plonĝado. Sed antaŭ alveno de ĉinaj trejnistoj la ĝenerala nivelo de Meksiko ne estis alta, kio fariĝis la ŝanco por ke Ma Jin kreu atingojn. Sekve de altiĝo de la nivelo la meksika sporta fako pli kaj pli atentas sportan plonĝadon kaj Ma Jin fariĝis "stelo" en la meksika sporta rondo. Multaj bonkvalitaj junuloj trovis ŝin pro ties fameco kaj lernis de ŝi. Teamo, gvidata de Ma Jin, gajnis bonajn rezultojn, kaj tio estis alte taksita de meksika registaro. En 2012 la meksika registaro donis al Ma Jin "la ordenon de azteka aglo pro ŝia elstara kontribuo al sportaj interŝanĝoj inter Meksiko kaj Ĉinio. La ordeno estas la plej alta honoro donita de la meksika registaro al fremdaj landanoj, kaj Ma Jin estas la unua ĉino, kiu ricevis ĝin.

"Tri meksikaj eksaj prezidentoj donis aŭdiencon al mi kaj tio estas granda rekono por miaj bonaj atingoj. Mi ricevis ankaŭ la ordenon, la plej altan honoron por fremdaj landanoj. Laŭ mi la ordeno estas repago al miaj ĉiuj klopodoj kaj penoj."

Kulturaj diferencoj ofte ĝenas homojn, kiuj laboras en fremda lando. Estas same por Ma Jin, kiu naskiĝis kaj kreskis en Pekino. Ma Jin estas kapabla, agema kaj regulema, kiel aliaj tipaj pekinanoj. Sed meksikanoj preferas senzorgan vivon kaj ofte estas "senregulemaj". Ma Jin diris, ke antaŭ ŝi la plej granda defio estas nek la klimato, nek manĝaĵoj, sed agmaniero de meksikanoj. Laŭgrade Ma Jin trovis taŭgan metodon por meksikaj sportistoj surbaze de trajto de la meksika kulturo. Ŝi diris:

"Certe la instrua metodo por ĉinoj tute ne taŭgas al meksikanoj. Tial mi lernis kaj serĉis novan metodon. Meksikanoj ne povas en fiksa tempo sin ekzerci kontinue kiel ĉinoj faras, ili eĉ ne povas sin ekzerci en la daŭro de unu semajno, la solvo estas malpezigi ekzercon kaj paŭze aranĝi amuzan aktivadon, ekzemple spekti filmon en kinejo. La problemo estas ĝenerala por trejnistoj, kiuj faras trejnadon en fremda lando. Se oni ne povas kutimiĝi al la nova medio, ĉio ne eblos."

Ma Jin resumis, ke por trejnado en fremda lando necesas kaj bona faka kapablo kaj sinteza kapablo. En Meksiko ŝi ne substrekas diligentan laboron, sed klopode ĝojigas sportistojn dum la trejnado. Samtempe ŝi tre atentas fari unikan planon laŭ kondiĉo de sportisto. Ŝi diris:

"Ne estas uzebla por ĉiu sportisto unu tekniko, ni devas laŭ trajtoj de malsamaj sportistoj plani trejnon. Tial mi devas cerbumi kaj senĉese altigi mian nivelon."

Ma Jin ankaŭ zorgas pri vivo de sportistoj. Dolores Hernández sekvis Ma Jin jam 10 jarojn. En ŝiaj okuloj Ma Jin kaj strikta trejnisto kaj amema patrino. Ŝi diris:

"Iam ŝi estas strikta, sed ĉiam ŝi estas zorgema kiel patrino. Ŝi klopodas por solvi problemojn, kiujn mi suferas en lernejo."

Ma Jin diris, ke komence la meksika flanko dubas kapablon de ĉinaj trejnistoj, inkluzive de ŝi. Fine per bonaj rezultoj, profesieco kaj agmaniero ŝi ricevis respekton kaj fidon de meksikanoj. For de la hejmlando ŝi ĉiam rigardas sin figuro de Ĉinio kaj neniam forgesis, ke ŝi ankaŭ estas kultura sendito. En ĉiutaga vivo ŝi konigas al lernantoj ĉinajn tradiciajn kulturojn, filozofiajn pensojn, pensmanierojn kaj moralajn konceptojn. Ŝi esperas, ke elstaraj ĉinaj kulturoj utilos al lernantoj kompreni ŝian ideon. En sia aĝo de 9 jaroj Randal Willars komencis lerni de Ma Jin, nun li aĝas 17 jarojn. Li klarigis la kialon de la titolo "ĉina patrino" de Ma Jin.

"Ŝi sin dediĉas ĉion al laboro. Ŝi esperas, ke ni bone agos kaj en sporta kampo kaj en la vivo. Ŝi donis al ni multajn proponojn por eviti erarojn. Mi jam sekvis ŝin 7 jarojn, ni kune spertis multajn travivaĵojn: trejno, konkurso, festo, ferio…ŝi kuiris ĉinajn manĝaĵojn por ni, regalis nin en ĉinaj restoracioj, ankaŭ gvidis nin partopreni ĉinajn kulturajn eventojn, tial ni scias kiamaniere ĉinoj festas novan jaron."

Ma Jin diris, ke laboro en Meksiko estas sperto, dume ŝi lernis multon, ekzemple la optimisman sintenon pri la vivo. Ŝi diris ankaŭ, ke la decido sendi trejnistojn al Meksiko enkorpigas grandanimecon kaj sagacon de Ĉina Komisiono pri Sporto. Bona konkuro utilas ne nur al sana disvolvo de sportaj programoj sed ankaŭ al ĉina sporta plonĝado. Kiel Ma Jin, ĉinoj, kiuj faris trejnadon en fremdaj landoj, atestis amikecon inter Ĉinio kaj Meksiko. Ma Jin esperis, ke post ŝia emeritiĝo daŭrigantoj plue faros kontribuon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin