Xi Jinping intervidiĝis kun la reprezentantoj de la 11a Tutlanda Kongreso de la Ĉina Ruĝa Kruco

(GMT+08:00) 2019-09-02 17:11:29     Redaktoro:Xiong

La 2an de septembro la 11a Tutlanda Kongreso de la Ĉina Ruĝa Kruco malfermiĝis en Pekino. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, afable intervidiĝis kun la tutaj reprezentantoj de la Kongreso kaj faris al ili sinceran saluton kaj varman gratulon. Li instigis al ili disvolvi la spiriton de humanismo, frateco kaj sinofero kaj fari novan kaj pli grandan kontribuon por la afero de la Ruĝa Kruco.

Kaj ankaŭ aliaj ŝtataj kaj partiaj gvidantoj Li Keqiang, Wang Huning kaj Wang Qishan ĉeestis la Kongreson kaj ĝian malfermiĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin