Por stabiligi financan merkaton denove aperis deviza kontrolo en Argentino

(GMT+08:00) 2019-09-02 20:08:14     Redaktoro:Xiong

La unuan de septembro laŭ la loka tempo la argentina registaro elirigis dekreton, postulante, ke la centra banko praktiku devizan kontrolon por stabiligi la valutan kurzon de argentinaj pesoj kaj protekti la interesojn de la deponantoj kaj de la ŝtata ekonomio. Poste la argentina centra banko en sia oficiala retejo donis deklaron al financaj institucioj kaj valutaj interŝanĝejoj kaj en la deklaro prezentiĝas serio da nenormalaj devizolimigoj.

Laŭ la novaj preskriboj, de la 2a de septembro ĝis la 31a de decembro de 2019, argentinaj firmaoj devas antaŭe ricevi la permeson de la centra banko por sia eksportado, kaj nur tiam ili povos eniri en la valutan merkaton por aĉeti valutojn kaj sendi monon eksterlanden. La argentina centra banko preskribas ankaŭ, ke eksportistoj devas en certa tempo teni la ekvilibron aĉetante kaj vendante la samajn valutojn, kaj cetere, firmaoj ne povas akapari usonajn dolarojn.

Kiam la argentina financa ministro Hernan Lacunza estis intervjuata de loka amaskomunikilo, li diris, ke la rimedoj alprenitaj de la argentina registaro estas "transiraj", kaj la celo estas malhelpi la malboniĝon de inflacio, malriĉeco kaj socia maljusteco en estonteco.

Tiuj novaj preskriboj elmontritaj de la argentina registaro vekis intensan atenton de diverslandaj amaskomunikiloj. En la retejo de Bloomberg aperis teksto, en kiu oni diras, ke Argentino elirigis devizan kontrolon por reagi al la ĉiam pli intensiĝo de la ŝulda krizo. Nun la pesoj en unu monato jam devalutiĝis je pli ol 25%, kaj tiu ĉi lando restas ĉe la rando de "malobservo de kontrakto". Kaj artikolo de la novaĵagentejo Reuters opinias, ke la argentina registaro faris tian elekton premate de pluraj krizoj kiel ekzemple: eltiriĝo de eksterlandaj kapitaloj, kapitala elfluo kaj devalutiĝo de pesoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin