Ĉina vicprezidanto renkontiĝas kun filipina prezidento

(GMT+08:00) 2019-09-02 11:07:08     Redaktoro:Yu
Ĉina vicprezidanto Wang Qishan sabate renkontiĝis kun filipina prezidento Rodrigo Duterte en la urbo Foshan de la ĉina suda provinco Guangdong.

Foshan estas inter la ok ĉinaj urboj, en kiuj okazas matĉoj de la Mondpokala Basketbala Konkurso 2019. Wang diris, ke la ĉeesto de Duterte lumigis la okazaĵon.

Wang diris, ke en la lastaj jaroj, Ĉinio kaj Filipinoj havis sanajn kaj stabilajn rilatojn kun pragmata kunlaboro en diversaj kampoj, kaj la vizito de Duterte al Ĉinio aldonis novan ĉapitron al duflankaj rilatoj. Filipinoj realigis rimarkindajn progresojn en akcelo de ekonomia kaj socia disvolviĝo, drogaĉa regado kaj antidrogaĉa batalo de post la prezidentiĝo de Duterte. Li diris, ke Ĉinio ŝtategas sian amikecon kun Filipinoj kaj volas plifortigi interŝanĝojn en ekonomio, komerco, infrastruktura konstruado, leĝplenumado kaj kontraŭkorupta batalo.

Duterte diris, ke lia vizito al Ĉinio rikoltis fruktodonajn rezultojn, kaj li gratulas Ĉinion pro gastigo de la Mondpokala Basketbala Konkurso 2019. Li laŭdis grandan sukceson de la reformo kaj malfermo de Ĉinio kaj promesis, ke Filipinoj plu intensigos ekonomian kaj komercan kunlaboron, kaj dividon de regada sperto kun Ĉinio.

Post la renkontiĝo, Wang kaj Duterte spektis matĉon inter Filipinoj kaj Italio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin