Komisarejo de ĉina ministerio pri eksterlandaj aferoj rifuzas la komentojn de usonaj kongresanoj pri Honkongo

(GMT+08:00) 2019-09-02 12:46:54     Redaktoro:Yu

La Komisarejo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio en la Honkonga Speciala Administracia Regiono dimanĉe rifuzis la rimarkojn de iuj usonaj kongresanoj pri Honkongo kaj forte kondamnis ilian publikan intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio.

Proparolanto de la komisarejo diris dimanĉe en deklaro, "Ni forte kondamnas la publikan intervenon de la koncernaj usonaj politikistoj en la honkongajn aferojn, kiuj estas la internaj aferoj de Ĉinio, ignorante la faktojn kaj konfuzante nigron kaj blankon kun malica intenco."

La proparolanto diris, ke la deklaro estis por reagi al la lastatempaj rimarkoj de prezidanto de la komitato pri eksterlandaj aferoj sub la usona Ĉambro de Reprezentantoj Eliot Engel kaj kongresano Michael McCaul pri la agoj de perfortaj radikaluloj en Honkongo, kiuj kalumniis la politikojn de la ĉina centra registaro pri Honkongo kaj montris fingrojn al la leĝ-bazita regado de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la ekstrema karakterizaĵo de la senkompataj agoj de malgranda nombro da ekstremaj tumultuloj en Honkongo estas malofta en la mondo, kaj la honkonga polico ne havis alian elekton ol uzi minimuman forton por konservi la socian ordon kaj pacon. Ne estas malfacile por iu ajn senpartia homo identigi la kaŭzon kaj efikon, kaj fari distingon inter ĝusteco kaj malĝusteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin