63 homoj arestitaj pro tumultado en Honkongo sabate

(GMT+08:00) 2019-09-02 12:47:56     Redaktoro:Yu

La honkonga polico diris dimanĉe, ke 63 homoj estis arestitaj dum la tumultado sabate.

La polico diris, ke 54 viroj kaj naŭ virinoj en la aĝo de 13 ĝis 36 jaroj, estis arestitaj pro krimoj, inkluzive de krimaj damaĝoj, posedo de eksplodaĵoj kaj ofensivaj armiloj kaj kontraŭleĝa kunveno.

En gazetara konferenco, aganta supera intendanto Tsui Suk-yee de la Okcidenta Regiono de Kowloon diris, ke dum la aresta agado, la polico kaptis pruvojn, inkluzive de benzinaj bomboj, gasmaskoj, laseraj pafiloj, ŝtalaj globoj, kirasoj, kaskoj kaj ombreloj. .

Laŭ Tsui, du benzinaj bomboj kaj fajrigiloj estis trovitaj inter la havaĵoj de 13-jara suspektato. Ankaŭ multaj benzinaj bomboj estis kaptitaj de polico sur la platformo de la metrostacio Princo Edward. Li aldonis, ke en la menciitaj kazoj, suspektatoj severe minacis publikan sekurecon kaj socian ordon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin