Usona sendito: Usono kaj afgana Talibano baldaŭ atingos interkonsenton

(GMT+08:00) 2019-09-02 12:49:15     Redaktoro:Yu

Zalmay Khalilzad, speciala reprezentanto de Usono pri repacigo de Afganio, diris dimanĉe, ke lastatempe en la katara ĉefurbo Daŭho finiĝis la 9a intertraktado inter Usono kaj la afgana grupo Talibano, kaj la du flankoj baldaŭ atingos interkonsenton pri malebligo de perforto kaj okazigo de interna intertraktado en Afganio.

Khalilzad skribis en socia komunikilo, ke Usono kaj Talibano baldaŭ atingos interkonsenton, malfermante pordon al intertraktado de diversaj grupoj de Afganio, por realigi daŭran pacon en Afagnio. Li diris ankaŭ, ke li iros al la afgana ĉefurbo Kabulo por konsiliĝo.

Proparolanto de la afgana Talibano, Suhail Shansheen, diris en socia komunikilo, ke la intertraktado atingis sukceson, kaj la demando de Afganio estos pace solvita.

Ambaŭ flankoj malkaŝis neniun detalon de la atingota interkonsento. Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke ĉefaj enhavoj de la interkonsento inkluzivas, ke fremdlandaj trupoj sin retiros el Afganio laŭ difinita horaro, kaj pro tio Talibano promesos certigi, ke la afgana teritorio ne estu uzata por damaĝo al Usono kaj aliaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin