Nova radiokanalo malfermita en Grandgolfa Regiono

(GMT+08:00) 2019-09-02 13:56:36     Redaktoro:Yu

Nova radiokanalo kovranta la Grandgolfan Regionon de Honkongo, Makao kaj Guangdong estas malfermita ekde la 7a horo dimanĉe matene.

Ĉina Komunikila Grupo, funkciiganto de la nova radiokanalo, diris en deklaro, ke la kanalo, per frekvenca modulado 101,2 kaj mezlonga ondo 1215, elsendos programojn 21 horojn ĉiutage ĉefe en la kantona dialekto kaj ankaŭ inkluzivas enhavojn en la dialektoj de Hakka, Chaozhou kaj Shantou, kaj ĝi ankaŭ havas siajn kontojn sur platformoj de sociaj komunikiloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin